Novaĵoj

RISKO-novaĵoj: Valentin Melnikov en duobla rolo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-31 22:33:22

Apenaŭ estas novaĵo en la RISKO-ludo, ĉar en la unua loko finis la aŭgustan ludon denove vmel (Valentin Melnikov) el Rusio.

Tamen estas interese, ke  Barbulo, al kiu transiras la premio de Valentin, elektis ĝuste premion, kiu devenas de Valentin, nome la poemaron Eŭgeno Onegin, tradukitan kaj ofertitan por la ludo de Valentin. Tiel li ne nur cedas, sed ankaŭ en la reala vivo DONAS sian premion al Barbulo (József Cseh) el Hungario. 

Nia kolekto de premioj denove riĉiĝis: venis nova libro Kalevala, donaco de Tuomo Grundström el Finnlando kaj ankaŭ edukado.net aldonis du novajn erojn: la libron de Katalin Kováts: Stelsemantoj en la ora nordo kaj la novan KD-on de la frisa muzikgrupo Kapriol`. 

Ni esperas, ke ekde septembro ni ekhavos ankaŭ multajn novajn ludantojn. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin Kováts kaj Mogens Rude Andersen

Detalojn pri la ludo bonvolu vidi en la paĝo de statistiko

Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Estu Civita Volontulo en Tuluzo! Al la listo Edukado.net kaj Kapriol' pri la kultura diverseco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.