Novaĵoj

Du venkintoj en la novembra RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-30 19:15:22

En la novembra ludo de RISKO partoprenis 130 personoj, same kiel en oktobro. Inter tiuj ludantoj estis 12 novaj riskemuloj. Multaj el ili ekprovis la ludon danke al la ĉeesta RISKO-ludo, gvidita de Katalin Kováts en semajnfina aranĝo en norda Francio. 

Malgraŭ tio, ke en la fino de novembro la venkintoj estas por ni ĉiuj konataj, dum la monato, de tago al tago, ni kun streĉo sekvis la konkuradon de niaj ludantoj. En la ĉi-monata ludo je la unua loko finis du ludantoj, euxgeno (Eŭgeno Liĉaŭka el Belorusio) kaj vmel (Valentin Melnikov el Rusio). La multajn venkojn de Valentin jam malfacilus listigi, sed por Eŭgeno tiu ĉi estis la 3a fojo. Li ricevis donacon por la unua fojo en aŭgusto 2014, li nenion ricevis en julio 2015, do, je 14 monatoj post la antaŭa premiado li nun denove rajtis elekti donacon. Ni atendas lian elekton.

Ni kore gratulas al la du venkintoj kaj al ĉiuj brile kaj persiste ludintoj.

Ni esperas, ke por la datreveno de nia paĝaro, la 15a de decembro, multaj el vi alportos kiel donacon almenaŭ unu novan ludanton. Ni vidu....

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin Kováts kaj Mogens Rude Andersen

Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Edukado.net festos sian 14-jaran datrevenon Al la listo Aŭskultu la Esperantan Retradion por perfektiĝi en la lingvo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.