Novaĵoj

Interkona laborkunsido de la reprezentantoj de UEA kaj ITK

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-12-30 11:02:00

La 21an de decembro la reprezentantoj de UEA vizitis la Lingvoekzamenan Centron ITK en Budapeŝto. 

Eluzante ke kaj la estonta Ĝenerala Direktoro de UEA, Veronika Poór, kaj du membroj de la ekzamenkomisiono de UEA troviĝis pro aliaj kialoj en Budapeŝto, estis organizita oficiala vizito ĉe ITK. 

La celo de la renkontiĝo estis reciproka interkonatiĝo, kiu necesis, ĉar ambaŭ instancoj havas aŭ havos novan direktoron. La renkontiĝon ĉeestis flanke de ITK la ĵus ekoficinta nova direktorino de ITK Györgyi Antoni kaj la antaŭa vicdirektoro, ekde oktobro respondeculo pri minoritataj lingvoj kaj Esperanto László Szabó, flanke de UEA Veronika Poór la onta Ĝenerala Direktoro de UEA, Katalin Kováts, la gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA kaj Zsófia Kóródy, membro de la komisiono.

Krom la reciprokaj interkonatiĝo kaj sinprezentoj la ĉeestantoj traktis plurajn punktojn de la kunlaboro, el inter kiuj ni menciu la plej gravajn.

Estas decidite okazigi denove Tutmondan ekzamentagon, pri kies dato jam lanĉiĝis la enketado en nia Forumo.

La partoprenantoj ekdiskutis la eblan vastigon de la nivela gamo de la ekzamenoj. Ekis traktadoj pri la ellaborado de ekzamennivelo A2 por junuloj kaj leviĝis peto flanke de UEA, ke ITK ekzamenu la eblon ellabori kaj lanĉi ekzamenojn je C2-nivelo. ITK nun konstruas kaj testas novajn sistemojn por reta trejnado de siaj ekzamenantoj, kaj tiun sistemon la UEA-ekzamenantoj povos baldaŭ ekuzi. Katalin Kováts levis la demandon ankaŭ pri eblo de unuopaj ekzamenoj, pensante pri la kreskanta nombro de individuaj uzantoj de la lingvo, kiuj ne povos partopreni en organizitaj ekzamenoj, sed volonte trapasus rete individuan testadon. 

La partoprenantoj interkonsentis pri la reta kaj senpaga diskonigo de la enhavo de la libro Esperanto de nivelo al nivelo, kiu kun nova specimenserio, testa kaj sona, estos libere elŝutebla ekde februaro 2016 en la retejo de edukado.net. 

Rezulte de pluraj demandoj de la KER-ekzamenitoj UEA petis al ITK analizi la eblojn agnoskigi la KER-ekzamenojn pri Esperanto kaj atestilojn ĉe la instanco CLES (hispane CERCLES). Danke al tiu agnosko la atestiloj ricevus pli altan valoron kaj helpus en la internacia utiligo de la diplomoj en universitataj kaj labormedioj.

ITK, eksciinte, ke UK kaj la ILEI-konferenco okazos tiom proksime al Budapeŝto, proponis okazigi malferman tagon kadre de kiu ITK gastigus grupon de interesiĝantoj kaj prezentus la instituton, sian laboron kaj ekzamensituaciojn en sia laboratorio. Krome estus eblo spekti modelitajn parolajn ekzamenojn kies proceduron kaj taksadon oni povus pridiskuti post la prezentoj. UEA kaj ITK nun serĉas la plej bonan okazon por tiu renkontiĝo, ĉu dum la ekskursa tago de la kongreso, la 27an de julio, aŭ por la 30a de julio, postkongrese, kiam partoprenontoj de la ILEI-konferenco dumvoje inter Nitra kaj Nyíregyháza povus profiti el tiu vizito. (Ni esperas baldaŭ havi pli da detaloj pri la aranĝo.)

Interesa nova elemento de la kunlaboro de UEA kaj ITK povos esti estonte komunaj projektoj kaj kandidatiĝoj por eŭropuniaj subvencioj, en kiuj estos eblo kombini la fakajn kaj profesiajn fortojn de ITK kun la vasta kaj riĉa internacia reto de UEA. 

La delegacio de UEA opiniis la renkontiĝon tre utila kaj esperas je plurkampa bona kunlaboro. 

RISKO-resumo pri 2015 Al la listo Festaj bondeziroj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.