Novaĵoj

Lernu Esperanton kun EuroTalk elire el 128 lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-13 12:49:09

Ni informas vin kun granda ĝojo kaj fiero, ke la 13an de julio 2015, hodiaŭ ĉe AppStore aperis nova lingvokurso de Esperanto.
Ĝi estas produkto de la brita entrepreno EuroTalk, kiu kunlabore kun edukado.net pretigis Esperanto-version de sia kurso por la modernaj aplikaĵoj kiel saĝtelefonoj (iPhone) kaj tabulkomputiloj (iPad).
La programo uTalk jam funkciis por 120 lingvoj. Hodiaŭ aldoniĝis 8 novaj, inter ili ankaŭ Esperanto.
Nun nian lingvon vidas en la elektolisto miliono da uzantoj de la programo, kaj la internacia lingvo estas lernebla elire el 128 lingvoj.
Tiu nombro ĝis la fino de 2016 kreskos ĝis 200.

En la traduklaboro de la Esperanto-versio kunlaboris Katalin Kovats, Malcom Jones kaj Petra Smideliusz. En la sonregistrado laboris Sylvain Lelarge kaj Katalin Kovats.

Pri la lingvolernilo de EuroTalk, kunlaboro kun edukado.net kaj pri la produktado de la kurso vi povas spekti filmon en nia Filmejo.

La novaĵon ni volis konservi kiel surprizon por la jubilea UK, sed AppStore iom pli rapide laboris ol ni imagis.
Do, tiel jam nun elŝuteblas la kursmaterialo, sed atentu.
La donaco de EuroTalk kaj edukado.net honore al la 100-a kongreso ekvalidos nur ekde la 28a de julio, mardo, kiam Katalin prezentis dum sia prelego la kurson.
La donaco estas senpaga elŝuto de la baza kurspakaĵo.
Do, valoras atendi ĝis tiu momento, sed tamen la bazan programon de uTalk eblas jam elŝuti nun, por ke inter la 28a de julio kaj 6a de aŭgusto, oni devu nur kompletigi la kurson per la senpaga elŝuto. Volontuloj helpos en tio dum la kongreso. 

EŭroTalk dediĉas sian monatan blogon al Esperanto. Komentoj tie bonvenos: : http://eurotalk.com/blog/

Ankaŭ en ilia Facebook-paĝo nun aperas reklamo pri Esperanto. Bonvolu vidi kaj esprimi vian opinion tie. https://www.facebook.com/EuroTalk?fref=ts

Kaj nun la gravaj ligoj: www.uTalk.com
Elŝuteblo de la programo ĉe AppStore kaj iTunes 

Atentu, ĉar estas de la sama entrepreno aliaj Esperanto-kursoj, serĉu la produktojn por telefonoj kaj tabulkomputiloj, markitaj per tiu apuda blua logotipo.  

 

 

Komenciĝis la ILEI-konferenco en la belga Oostende Al la listo Kunportu pinĉilojn al Lillo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.