Novaĵoj

Kvin novaj trejnitaj Esperanto-instruistoj el Poznan

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-09-25 10:42:55

                        La 24an de septembro finis siajn unujarajn metodikajn studojn 5 personoj, partoprenintaj la instruistan trejnadon en Poznan:  Karina Oliveira (BR), Martin Ptasinski (DE), Marielou Cochard (FR),  Luís Ladeira (PT) k aj Annie Grente (FR). La studoj...

Legi pli...

Komencis siajn studojn la nova grupo en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-20 23:31:13

Jen mallonga raporteto:  La 20an de septembro 2014 komencis siajn studojn la nova interlingvistika grupo en la pola universitato Adam Mickiewicz.  Danke al sistema kaj grandskala varbado, kuniĝis fine 27 personoj el 15 landoj. Plej elstaras brazilanoj, kiuj 7-ope ekstudos en Poznan. El Hispanio venis 3 studontoj, el Svedio 2 kaj la aliaj landoj (Belgio, Britio, Francio, Germanio, Hungario, Irano, Kroatio, Nederlando, Pollando, Rusio, Slovakio)  reprezentiĝas per po unu kandidato. Por la studoj 13 personoj ricevis stipendion de ESF. Edukado.net kolektis monon por malgrandigi la vojaĝŝarĝojn de...

Legi pli...

Grundtvig-renkontiĝo en Hungario

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-09-17 11:40:10

Inter la 12a kaj 15a de septembro 2014 okazis en Hungario la laŭvica tria renkontiĝo de la partoprenantoj de la projekto Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo. Kadre de la projekto, subvenciata de la Eŭropa Unio, kunagadas kvar organizaĵoj: Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Fondaĵo edukado.net (Nederlando-Hago), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto). En septembro nia malgranda delegacio estis gasto de la hungara partnergrupo, kies gvidantoj László...

Legi pli...

La unua Esperanto-klubo en Orienta Timoro

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-09 10:55:47

Heidi Goes raportis: La 6an de septembro fondiĝis "La tri lagoj" la Esperanto-klubo de Dilio, ĉefurbo de Orienta Timoro. La nomo estas traduko de 'Tasi Tolu', historie grava loko en la urbo. La membroj decidis kunveni por kune lerni en la lokoj, kie Heidi instruas kaj tiel profiti el la oportuna okazo.  Post la fondiĝo, Heidi donacis diversajn librojn al du grupoj, kaj al ĉiu ĉeestanto ekzempleron de Poŝamiko. Tiuj estas disponeblaj danke al la rabato ricevita de Edukado.net kaj la subteno de la Komisiono...

Legi pli...

Tra la ĉina al moderna Esperanto-kurso

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-06 13:48:40

              Juna poliglota esperantistino, Judith Meyer , tre sperta lingvoinstruisto komence de septembro lanĉis kampanjon por kolekti monrimedojn por sia novstila reta kurso pri la ĉina lingvo.  LearnYu estas inteligenta lerna sistemo, kiu aŭtomate optimumigas la lernadon de la uzanto. La programo rimarkos ties lingvajn problemojn kaj dinamike kreos ekzercojn, kiuj helpos al la lernanto pliboniĝi....

Legi pli...

1 ... 78 79 80 81 82 83 84 85 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.