Novaĵoj

Gravas registri niajn kursojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-09 10:56:44

Ĉu vi konscias pri la graveco de la registrado de viaj kursoj?  Helpe de la kursolisto ni povas pli sukcese pledi por Esperanto, por ĝia enkonduko en la lernejajn sistemojn, por akiro de permeso instrui ĝin, ktp.  En nia KURSEJO estas nun registritaj 28 instituciaj kursoj. Ĉu vere estas nur tiom da el ili en la mondo?   Registri kursojn eblas ĉe la KURSEJO .  ...

Legi pli...

Pri kio kaj pri kiuj ni fieras - novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-07 23:33:54

En la unua semajnfino de majo 2014 okazis tri paralelaj KER-sesioj en la mondo.  El inter ili la plej multnombra partoprenantaro estis en la  franca Greziljono, kie 27 personoj trapasis la ekzamenojn.  Krom la 24 francoj ĉeestis du britaj kaj unu rumania kandidato. La alia eŭropa sesio okazis  en la hispana urbo RONDA , kie kadre de la Hispana-Andaluzia Kongreso de Esperanto  ekzameniĝis 15 personoj , inter ili po unu franca kaj pola esperantistoj. La tria ekzameno estis  en la kolombia Kalio...

Legi pli...

Nova gajninto en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-01 10:37:37

          Finiĝis la 12a ludmonato en RISKO.  Venkis en la ludo delonga, "brila" ludanto, sed la unuan fojon vere sukcesinta grimpi sur la pinton.  Ni gratulas Robert Bogenschneider el Finnlando , kiu elektis kiel donacon la tason de www.lernu.net.  Ni atentigas vin ke estas detala statistika paĝo...

Legi pli...

Salutu la jubileantan Marjorie Boulton

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-29 13:32:22

Ni informas vin ke Marjorie Boulton fariĝos 90-jara la 7an de majo 2014.  Kiel ni jam pli frue raportis, la sanstato de s-ino Boulton ne estas bona. Ŝi pasigis longajn monatojn en hospitalo. Nun ŝi estas en sia hejmo, sed malforta. Esperantistoj planas okazigi feston honore al ŝi la 22an de majo.  Eblos sendi salutmesaĝojn, aŭ lasi salutojn sub  ŝia prezento en la Panteono .  Ĵus antaŭ la...

Legi pli...

Raporto pri la metodika staĝo en Kvinpetalo

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-26 13:43:35

Katalin Kovats, redaktoro de www.edukado.net gvidis intensan metodikan seminarion en la kulturcentro KVINPETALO , Francio.  La staĝo okazis inter la 14a kaj 18a de aprilo 2014. Ĝin parte kaj plentempe partoprenis 15 personoj , ĉefe el Francio, sed ankaŭ el Katalunio, Svislando, Germanio kaj Kubo.  Pri la riĉa programo kaj spertoj vi povas legi ilustritan raporton en la Dosierujo , ĉe  Metodika staĝo en Kvinpetalo  ( 2014) kaj vidi kelkajn el...

Legi pli...

1 ... 85 86 87 88 89 90 91 92 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.