Novaĵoj

La sesa interlingvistika grupo sukcese kaj bonetose daŭrigas siajn studojn en UAM

Kategorio: Movado; Dato: 2015-02-08 23:05:47

Inter la 31.01 kaj 06.02.2015 okazis la dua sesio de la aktuala grupo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, en Poznano kun la partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el10 landoj (inter ili 5 brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede post diligenta semestra laboro hejme. La internacia partoprenantaro vigle kontribuis al la kurso pri komunikado (gvidata far Ilona Koutny) komparante la diverskulturajn lingvajn kaj nelingvajn komunikadmanierojn.

La pola poetino Lidia Ligęza enkondukis la ĉeestantojn en la poezion de la dua periodo de esperanta literaturo kaj la konata tradukisto kaj eldonisto Tomasz Chmielik en la prozon. Michael Farris el la Lingvistika Instituto de UAM transdonis la bazojn de morfologio kaj sintakso kun multaj diverslingvaj ekzemploj al la gestudentoj. Esperanta gramatiko traktis tiklajn problemojn kiel la morfemklasifikon de esperanto kaj la radikkarakteron, la -ata/ita problemon. Ĉi-foje krom Ilona Koutny kontribuis al la gramatika kurso Cyril Brosch, juna germana doktoro pri lingvistiko, kiu finis la interlingvistikajn studojn en 2008. La partoprenantoj havis eblecon diskuti kun la kursgvidantoj.

Kiel kutime, merkrede okazis la komuna vespero kun prezento de lingva seksismo en esperanto de Cyril Brosch, de ironiaj poemoj de Lidia Ligęza kaj abunda kontribuo de la partoprenantoj: poemoj, muziko kaj kantoj (Eida Lima, Małgorzata Zięba-Szmaglińska, Maria Verzun). Oni povis aŭdi la esperantan version de la eŭropa himno (Johano Derks), memmuzikigitajn kaj kantitajn Zamenhof-poemojn (Michał Kozicki), poemtradukojn (Suso Moinhos) kaj ankaŭ proprajn poemojn de Paŭlo Nascentes. Victor Lufimpu montris afrikajn dancojn kaj kantojn el Kongo kaj Zuzanna Kornicka fermis la bonetosan kunestadon per kantoj kaj gitarludo.

Post la intensa tutsemajna laboro sekvis tradicia ekskurso al Toruno, kie Teresa Nemere kaj Maria Pokrzywnicka akceptis la interesiĝeman grupon kaj gvidis ilin tra la urbo. Okazis vizito en la Kopernik-muzeo kun esperantlingva prezento de la historio de la urbo, en la kulturdomo kun spektaklo de Studio P, en liceo, kie Grabowski havas memortabulon. La ekspozicion en la Etnografia Muzeo pri la ĉiutaga popola vivo dum la tempoj de Zamenhof klarigis vigle Maria Pokrzywnicka. Fine torunaj mielkukoj kun kafo, teo atendis la gestudentojn kaj Maria kantigis kaj ludigis ilin. 

Raportis Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Edukado.net senŝanĝe publikigas ĉi-supre la komunikaĵon de Ilona Koutny.  Pliajn fotojn vidu en la ALBUMO de la grupo
Sukceso de la unua reta RITE-konsultiĝo Al la listo Dudek bravuloj kuniĝis denove en Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.