Novaĵoj

Budapeŝta aranĝo markas la Mondan Tagon de Instruistoj

Kategorio: Movado; Dato: 2013-10-06 08:45:07

Plia kunveno markas la Mondan Tagon de Instruistoj. La hungara ILEI-sekcio speciale okazigis sian aŭtunan renkontiĝon, Pedagogia Tago, por koincidi kun la Monda Tago de Instruistoj, en la 5a de oktobro. La kunsido aprobis la rezolucion en ILEI, kio jam okazis en Rumanio kaj Pollando, kaj kies teksto estis vaste dissendita el ok lingvoj. Agado kaj renkontiĝoj okazis en almenaŭ seso da aliaj landoj. Al la aranĝo venis nur dudeko da instruistoj, sed ja el ĉiuj anguloj de Hungario. Sametempe en Budapeŝto, multaj instruistoj venis simile el ĉiuj landpartoj por protesti antaŭ la Eduka...

Legi pli...

Rezolucio okaze de la Monda Tago de Instruistoj

Kategorio: Movado; Dato: 2013-10-05 17:05:41

Rezolucio Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI, celebras la Mondan Tagon de Instruistoj (la 5an de oktobro), proklamitan de Unesko, per la sekva rezolucio, akceptita en kelkaj simpozioj kaj renkontiĝoj antaŭ kaj post la koncerna tago. La simpozianoj: Agnoskas la honorindan kaj daŭre defendendan alvokiĝon de instruistoj tra la mondo. Substrekas la pozitivan rolon, kiun ili povas ludi en homa evoluigo kaj firmigo de transkulturaj kontaktoj trans limoj de nacioj kaj lingvoj. Emfazas...

Legi pli...

Situacio de Esperanto-instruado en la mondo - 4a de oktobro 2013

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-04 10:43:01

Antaŭ tri semajnoj ni lanĉis kampanjon por stimuli niajn kolegojn al la registrado de siaj kursoj. Rezulte de la kampanjo venis 36 novaj enskriboj el 10 landoj. El Brazilo 15, Germanio 8, Francio 5, Belgio 2 kaj po 1 el Argentino, Hispanio, Islando, Italio, Litovio kaj Rusio.  El la novaj registraĵoj 4 estas kursgvidantoj, 7 lernejaj kursoj kaj 25 movadaj kursoj.  Ni dankas ĉiujn kolegojn, kiuj registris, speciale danko iru al Benedito da Silva Pereira (BR) kiu aldonis al la kolekto dekojn da kursoj, ĉefe el Rio...

Legi pli...

Jubilea 25a Eŭropa Rendevuo en norda Francio

Kategorio: Movado; Dato: 2013-10-03 13:13:01

 Ĉu vi volas partopreni bonegan semajnfinan programon? Ĝui Esperanton, kulturon, lingvolernadon, kantadon, turismon kaj renkonti amikojn, nin? Elŝutu la afiŝojn, detalajn informojn klakante sur la bildojn.                                                              

Legi pli...

KER-sesio en Antverpeno

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-02 13:13:34

                La Verda Stelo-Antverpeno  kaj  Edukado.net invitas vin ekzameniĝi en Antverpeno.  Kune kun la ekzamen-komisiono de UEA kaj la retejo www.edukado.net, La Verda Stelo komencis organizi KER-sesion en Belgio. La ekzameno okazos en Antverpeno, la 25an de  januaro de 2014 en la Esperanto domo...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.