Novaĵoj

Malcolm Jones el Britio riskumis plej sukcese en la pasinta monato

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-01 02:52:03

  Ni denove finis ludmonaton kaj ĵus ekhavis novan gajninton.  Nia kolego   Malcolm Jones el Britio ludas jam de la komenco kaj nun finfine sukcesis atingi la unuan lokon kun 11 poentoj da pluso. Ni kore gratulas Jones. Li - kiel donacon - elektis la libron " Sed homoj kun homoj ", verkita de Ziko Marcus Sikosek kaj ofertita por la ludo de...

Legi pli...

Amsterdamo: Profesoro Wim Jansen adiaŭis

Kategorio: Movado; Dato: 2013-09-28 12:34:28

Okaze de sia forlaso de la speciala katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en Amsterdamo profesoro Wim Jansen prezentis nederlandlingvan publikan Adiaŭan Paroladon en la Universitato de Amsterdamo, post kiu okazis akcepto. La eventon ĉeestis sepdeko da personoj, familianoj, esperantistoj, kolegoj kaj studentoj. La feston malfermis - flanke de la unversitato - profesoro Kees Hengeveld, kiun sekvis mem la jubilato, profesoro Jansen. La titolo de la prelego estis: Natuurlijke evolutie en leergemak. Aspecten van verandering in het Esperanto [Natura evoluado kaj lernfacileco. Aspektoj de ŝanĝoj en Esperanto. La tekston de la parolado...

Legi pli...

Instruu vian lingvon per Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-26 11:55:30

Hodiaŭ estas la Eŭropa Tago de Lingvoj , kion oni festas ankaŭ ekster Eŭropo.  Ĉu ankaŭ vi volas fari ion por saluti la multlingvecon?  Nia anoncita kampajo estas jam tradicia. Ni kolektas interesaĵojn pri diversaj lingvoj. Jam ekzistas informoj pri 32 lingvoj.  Bonvolu kontribui kaj aldoni en la forumo ĉe via lingvo ion interesan pri ĝi. Jen la ligo al la kolekto en la FORUMO . Dankon!   ...

Legi pli...

Ni voĉdonu por Esperanto-projekto

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-25 10:52:51

            La organizantoj de la Eŭropa Tago de Lingvoj lanĉis konkurson por voĉdone elekti la plej sukcesan aranĝon de la kampanjo. Ĝis nun estas registritaj en ilia datumbazo 11 Esperanto-programoj. Se ni elektas unu el ili kaj multaj, multegaj el ni voĉdonos por ĝi, tiu unusola, oni certe rimarkos nian forton. Eble nia kandidato ne venkos, sed oni rimarkos nin kaj...

Legi pli...

La unua ĉeesta RISKO dum ARKONES

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-24 01:22:29

La 21an de septembro, en la aranĝo ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto), okazinta en la pola urbo Poznan estis aranĝita la unuan fojon ĉeesta, viva RISKO-ludo. La programon ĉeestis 25-30 personoj el kiuj tre facile kaj rapide elektiĝis la 6 konkurontoj. Unue Katalin Kovats prezentis la ludon; ties historion, statistikojn kaj la regulojn. La surloka ludo okazis ne en la reto sed pere de antaŭe pretigita demandserio, projekciata en formo de PowerPoint prezentaĵo. En la publiko plimultis la jam RISKEMULOJ, rete regule...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.