Novaĵoj

Helpu krei logotipon por la Tutmonda Ekzamentago?

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-11 18:57:50

Organizante jam la trian Tutmondan Ekzamentagon hodiaŭ mi subite konsciiĝis pri grava manko. Ni ne havas atentokaptan logotipon por tiu evento. Mi decidis turni min al nia membraro kaj lanĉi kampanjon por ekhavi logotipon. 

La alvoko jenas: 

La ekzamenkomisiono de UEA kaj edukado.net alvokas ĉiujn kreemulojn por desegni logotipon por la Tutmonda Ekzamentago. La logo-tipo devus enteni la mallongigon KER, komprenigi, ke temas pri Esperanto kaj respeguli la ideon de tutmondeco, nome, ke en la sama tempo ĉie en la mondo samtempe okazos la ekzamenoj. 

La logotipon ni poste deziras uzi en la reto en niaj komunikaĵoj, raportoj, varbiloj kaj reklamoj, ankaŭ presitaj. Do, ĝi devas esti libere uzebla, kopirajtigita al ni. 

Ni atendas originalajn verkojn, grafike taŭgajn por niaj celoj. La limdato estas la 20a de februaro. Okaze de pluraj bonegaj ideoj ni voĉdonigos niajn membrojn por trovi la plej allogan version. 

La premio por la kreinto de la poste uzota logotipo estos iom simbola: senpaga KER-ekzamen-eblo. (Kompreneble nur la eblo, ĉar por la atestilo jes ja ankaŭ la gajninto devos ŝviti.) Se la persono jam trapasis la ekzamenon kaj ne volas uzi la senpagan eblon ekzameniĝi, krom la tutmondaj famo kaj reklamo ni povos oferti al li/ŝi libropremion en valoro de 50 eŭroj. 

Por pliaj demandoj kontaktu Katalin Kovats ker-ekzamenoj (ĉe) edukado.net. Al la sama adreso bv. sendi ankaŭ la konkursaĵojn. 

Scivole atendas viajn reagojn: Katalin Kovats, organizanto de la Tutmonda Ekzamentago. 

Koreaj instruistoj lernas Esperanton Al la listo Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.