Novaĵoj

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-10 16:43:00

Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio (1-7.02.2014) en la Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, kun partopreno de dudeko da gestudentoj el 10 landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po 2 el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Rusio, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio). La populara kaj diskutiga kurso de prof. H. Tonkin pri nuntempa Esperanto-movado estis publika kaj allogis ankaŭ gastojn.

La sesio estis la lasta por la tri-jara interlingvistika grupo, kie persista dekopo laboris en tri specialiĝoj:
1) internacia kaj interkultura komunikado kun Zbigniew Galor, Barbara Pietrzak, Ilona Koutny, Humphrey Tonkin kaj Michael Farris;
2) esperanta literaturo kun Humphrey Tonkin kaj Tomasz Chmielik;
3) metodiko de Esperanto-instruado kun Katalin Kovats kaj Ilona Koutny.
La lasta estis komuna aranĝo por la unu-jara instruista trejngrupo, kiu havis ankaŭ minikursojn pri literaturo kaj gramatiko. Dum la semajno okazis ankaŭ ekzamenoj kaj priparolo de diplomlaboraĵoj, kies prezento estas planita por la septembra sesio.
Dum sia intensa semajna vizito, Humphrey Tonkin prelegis ankaŭ anglalingve pri lingvaj rajtoj en la Lingvistika Instituto, en kies kadroj funkcias la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj kaj la rektoro de UAM amike akceptis lin.

La merkreda komuna vespero abundis en programoj dank' al la riĉaj movadaj spertoj de la partoprenantoj kaj donis eblecon renkontiĝi kun kelkaj poznanaj esperantistoj. Poste, semajnfine okazis sunplenaj kaj bonetosaj ekskursoj al Gniezno (malnova katedralo) kaj al Szamotuly (kastelo kun riĉa kolekto).

Dum la sesio la studentoj kun la gvido de Mireille Grosjean kaj Katalin Kovats ellaboris agadplanon por la varbado de partoprenontoj por la sekva 3-jara, postdiploma kursaro de Interlingvistiko, kiu ebligas unikan okazon en la tuta mondo, nome sekvi seriozajn studojn kaj akiri atestilon pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj studoj. Interesiĝantoj kontaktu Ilona Koutny, je la sube indikita adreso. 


Laŭ la informoj de Ilona Koutny (interlin@amu.edu.pl)
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
http://www.amu.edu.pl/~interl/

Fotoj pri la aranĝo videblas en Facebook  kaj en nia fotoalbumo

Helpu krei logotipon por la Tutmonda Ekzamentago? Al la listo UEA-anonco: Programo de Seminario pri AMO numero 1

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.