Novaĵoj

Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) gastigos NASK-2014

Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-09 10:17:38

 

La unuan fojon en sia 45-jara historio, NASK – la fama Nord-Amerika Somera Kursaro – okazos ekster Usono. La bela kampuso de la Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) en la pitoreska Gordon Head fariĝos hejmo por la mallonga intensa kursaro de Esperanto. Nur 20 minutojn de la urbocentro de Viktorio, kun flughaveno kaj pramhaveno, promendistance de la parko Gyro kaj la akvo, Universitato de Viktorio estas ideala loko por la kursaro. Alvenu la 29-an de junio kaj foriru la 8-an de julio por ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la bonegaj muzeoj, historiaj konstruaĵoj, variaj restoracioj kaj vendejoj – kaj ĉio ĉi ene de mallonga busveturo de la kampuso!


“Tiuj kiuj ĉeestas NASK unuafoje tuj rimarkas, ke la etoso estas tre speciala. La kursaro kutime okazas en belega loko, kaj ĉi-jare en Viktorio tute ne estos escepto – ĝi estas rave bela”, rimarkis Grant Goodall, prezidanto de ESF. Pro la elektita loko, la organizantoj esperas ke NASK estos eĉ pli internacia ol kutime: “Venos studantoj el Azio, Norda kaj Suda Ameriko, Eŭropo, kaj verŝajne Afriko, por lerni de profesoroj el tri kontinentoj”, diris Derek Roff, ESF-estrarano. “Renoma verkisto kaj movada aktivulo István Ertl el Hungario/Eŭropo instruos en la supera nivelo.  Usui Hiroyuki el Japanio/Ĉinio/Azio, nun redaktoro de la Esperanto-Sekcio de El Popola Ĉinio, progresigos la progresantan kurson, kaj Ĵenja Bondelid el Usono/Nordameriko, iama studanto ĉe NASK kaj specialisto pri instruado, dancado kaj teatro, instruos la post-bazan nivelon”.  Se vi jam faris kurson por komencantoj, vi estos preta por la postbaza grupo ĉe NASK.  Se vi ne jam faris tian kurson, restas tempo! Ekzemple, vi povas iri al www.lernu.net kaj fari la kurson por komencantoj, “Ana Pana”, rekomendas Lee Miller, NASK-kunorganizanto.

 

Kompreneble, aldone al la studado, la partoprenantoj ĝuos riĉan amuzan programon: ekskursoj, ludoj, filmoj kaj... ĉiam multe da babilado: ja malsimile al grandaj renkontiĝoj kiel la UK, en NASK oni vere konatiĝas kun la aliaj kaj interŝanĝas ideojn kaj perspektivojn. Hoss Firooznia, respondeca pri eksterstudaj aktivaĵoj, instigas la lernantojn gvidi mallongajn programojn pri temo el la propra fako aŭ sperto: “En 2013, ekzemple, lernantoj gvidis dancekzercon, instruis go-ludon, montris memfaritajn filmojn, parolis pri budhismo... kaj multe pli.”

 

La kotizo, kiu inkluzivas kursojn, loĝadon kaj matenmanĝojn estas 475 USD (ĝis 1a de aprilo) kaj 525 USD post la unua de aprilo. Oni rekomendas kunporti ĉ. 200 USD por tagmanĝoj kaj vespermanĝoj, kiujn oni povas aĉeti sur la kampuso aŭ en apudaj malgrandaj restoracioj. Iom da stipendioj estas haveblaj por plentempaj studentoj, instruistoj kaj loĝantoj de Latin-Ameriko.

 

NASK-studentoj loĝos en unu- kaj dulitaj ĉambroj kun komuna duŝejo sur ĉiu etaĝo, en la konstruaĵo apud klasejo (kie okazos ankaŭ la amuza programo) kaj manĝejo. La loĝejo havas komfortan komunan ĉambron, lavejon, kaj ĉiu ĉambro havas interreton.

 

Krome, por tiuj kiuj deziras resti kelkajn pliajn tagojn en bela Viktorio post NASK, estos kelkaj ebloj daŭre ĝui Esperantan etoson: estas planata post-NASK-a ekskurso/amuzprogramo, plus komuna UEA-ESF-seminario, kaj la komuna du-landa kongreso de Esperanto-USA kaj Kanada Esperanto-Asocio (KEA) okazos la 11-14-an de julio en apuda urbo Sidney. (Se vi ŝatus resti por la kongreso, bv. aranĝi detalojn kun Esperanto-USA: e-usa@esperanto-usa.orgwww.esperanto-usa.org.)

 

Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton, pri ĉiuj demandoj: eddyellen@aol.com

Pliaj informoj: http://nask.esperantic.org

Kursanonco en la KURSEJO de edukado.net.

Intervjuo kun Derek Roff: http://youtu.be/3Mddb4_jeB0

UEA-anonco: Programo de Seminario pri AMO numero 1 Al la listo Ekde nun eblas peti organiz-rajton por la 3a Tutmonda Ekzamentago

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.