Novaĵoj

Mardo - Tago de la lernejo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-24 01:45:46

Matene mi kaj Sylvain denove gvidis po 2 paroligajn kursojn kun partopreno de entute 50-60- personoj.  La tradicia marda programo Tago de la Lernejo daŭris inter la 11a kaj 16a horoj, kun multaj interesaj prelegoj.  Edukaj perspektivoj en la Strategia Vizio - Stefan MacGill (Hungario) Kio estas justa komunikado? - Mireille Grosjean (Svislando) Ĉu egalajn rajtojn kaj eblojn por ĉiuj...

Legi pli...

Kleriga lundo - raporto el Rejkjaviko

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-23 00:15:36

La dua oficiala labortago de la kongreso pasis kun veraj klerigaj programoj, prelegoj, prezentoj kaj kursoj.  Jam tradicie en la lunda antaŭtagmezo en 3 zonoj kun paralelaj programoj okazas klergigaj programoj  en diversaj kampoj kaj temoj, kiam neniuj aliaj programoj rajtas okazi. La tuta kongresaro provas laŭelekte trovi lokon en la salonoj (ne por ĉiu programo eblis tio ĉi-jare pro la  malgrandeco de kelkaj salonoj) kaj sekvas la prelegojn. La liston kaj la resumon de la seminarioj de la rejkjavika KLERIGA LUNDO vi povas mem legi en la  UEA-paĝaro .  Farante tion vi...

Legi pli...

Dimanĉo: la unua tago de la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-22 00:08:40

La 21an de julio, dimanĉon, kun la oficiala malferma ceremonio komenciĝis la 98a Universala Kongreso, kiun honoris per sia ĉeesto pluraj ambasadoroj kaj diplomatoj, inter ili mem la prezidento de Islando.  Tuj post la malfermo okazis la kunsido de la estraro de la Fondaĵo edukado.net. Ĝin ĉeestis ĉiuj kvin estraranoj, el kiuj Renato Corsetti nur en la unua, Mark Fettes nur en la dua parto de la kunsido. Katalin Kovats resumis la novaĵojn, prezentis la novan varbilon , raportis pri la ludo de RISKO,  pri la sukceso de la KER-ekzamenoj kaj resumis...

Legi pli...

Mark Fettes estas la nova prezidanto de UEA

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-21 00:06:54

La plej gravaj novaĵoj el Rejkjaviko - Sabato, la 20a de julio 2013 Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato en Rejkjaviko sabaton, la 20-an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007. Stefan MaGill fariĝis vic-prezidanto kaj Martin Schäffer ĝenerala sekretario .    ...

Legi pli...

Intensaj semajnoj de la redaktoro

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-20 11:42:17

Eventoplenaj semajnoj atendas la redaktoron, Katalin Kovats en julio kaj aŭgusto.  Ĵus finiĝis la ILEI-konferenco en Herzberg , kie mi gvidis pedagogian seminarion kun regula partopreno de 15 kolegoj kaj sporada vizito de 5 aliaj, entute el 13 landoj. Dum la 24-hora programo ni okupiĝis pri kelkaj bazaj principoj kaj kampoj de lingvoinstruado, traktis edukado.net, RITE, lernilojn, ekzamenojn, evoluigon de lingvaj kapabloj, praktikajn kampojn de instruado kaj multajn aliajn. Mi partoprenis en la komitatkunsidoj kaj en kelkaj laborgrupoj de ILEI, sukcese traktis kun Ilona Koutny por pliaj kunlaborebloj inter edukado.net kaj la...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.