Novaĵoj

Provenca gazeto pri la enpanteoniĝo de Renée Triolle

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-31 16:31:28

Sud-francia loka gazeto pozitive informis pri la novaĵo, ke loĝanto de la regiono, Renée Triolle ekhavis altrangan distingon kune kun dek unu aliaj kolegoj el landoj Ĉinio, Japanio, Usono, Irano, Nederlando (fakte Belgio), Pollando, Islando, Danio, Rumanio kaj Hungario pere de la fakto ke edukado.net listigis ŝin en sia Panteono. La honorigo donis bonan eblon por ke Renée ankaŭ tiuokaze informu pri Esperanto kaj atentigu pri ties valoro en la eduka kampo, pri la reprezentiĝo de UEA ĉe Unesko. 

Redankon kaj gratulojn al Renee Triolle

Fine de la unua RISKO-jaro Al la listo Forpasis profesoro Helmar Frank

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.