Novaĵoj

Detektivu pri la novaj eroj en la retejo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 18:44:05

Okaze de la datreveno de edukado.net ni lanĉas etan ludon.

En la lastaj du semajnoj okazis ŝanĝoj, plibonigoj de kelkaj retejaj funkcioj, eĉ lanĉiĝis nova modulo.
Estas almenaŭ 10 ŝanĝiĝoj kiuj estas percepteblaj ankaŭ al vi, uzantoj, sed kompreneble ne ĉiuj estas facile troveblaj. Ni celas nur programŝanĝojn, kaj ne aldonitajn ekzercojn, artikolojn, forumajn enskribaĵojn.

Ĝis la 18a de decembro, tagmezo –  laŭ amsterdama tempo – mi atendas mesaĝan raporton de vi kun la rimarkitaj modifoj.
Bv. skribi en la titolon: EDU- Ludo pri novaj eroj
En la mesaĝo bv. listigi la erojn, aldonu mallonge la esencon de la ŝanĝoj kaj indiku kie vi trovis ilin, ĉu nomante la sekcion/paĝon, ĉu donante ligon al ĝi.  

La gajninto(j) estos, kiu(j) trovos plej multe da programŝanĝoj kaj ili ricevos premion. Tio, kiom frue venos via mesaĝo, ne havas rolon, do, dediĉu sufiĉan tempon por ĉion trovi. Dankon. 

Bonan detektivumadon, amike, Katalin  redaktanto(ĉe)edukado.net

Dek du novaj premiitoj en la Panteono Al la listo Edukado.net esperas naskiĝtagajn donacojn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.