Novaĵoj

Edukado.net esperas naskiĝtagajn donacojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 15:04:05

 

Nia paĝaro  la 15an de decembro estos 12-jara. 

Aktuale ni havas 3324 registritajn uzantojn el 123 landoj.

En la lastaj 28 monatoj (ekde la 20a de julio 2011) nia paĝaro havis  433 326 vizitantojn.

El inter ili oni ensalutis 61 834 fojojn. 

La nombro de la vizititaj paĝoj estas 3 482 057. Vidu pliajn informojn en la Statistika paĝo.

Nia plej grava tasko estas disponigi instrumaterialojn. La uzpretaj ekzercoj kaj instruhelpiloj estas entute 790. 

En la lastaj 2,5 jaroj ili estis elŝutitaj 60 458 fojojn. La rekordulo el Francio elŝutis 1998 materialojn. 

En RISKO, nia plej populara ludo, jam ludis pli ol 500 personoj el 56 landoj.

Ĉirkaŭ 150 personoj regule ludas ĉiun monaton. 

Ili partoprenis en 19360 ludoj kaj respondis 50247 demandojn.



 

Ekde majo 2009 ni ricevis donacojn de 331 personoj. 

La plej multaj el tiuj - 210 personoj - subtenis finance la rekonstruadon de la paĝaro.

Sen ilia helpo ni nun ne havus edukado.net. Dankon. 

Tamen, por teni la retejon bone funkcianta, riĉiĝinta kaj aktuala, ni daŭre bezonas ankaŭ financan helpon. 

En 2012 ĝis nun 29 diversaj personoj sendis kontribuon en la valoro de 3891 eŭroj. 

Ni ŝatus, se ĉiu membro kaj uzanto de la paĝaro (do, ne nur la kursgvidantoj, sed ankaŭ la kursanoj),

kiu uzas niajn servojn, almenaŭ unufoje jare esprimus sian kontentecon kaj sendus financan aŭ laborkontribuon.

Momente ni ankoraŭ ne bezonas mem difini konkretan sumon, sed povas lasi al vi decidi kiom valoras

por vi niaj servoj kaj kiom vi povas pagi por ili.   

La naskiĝdatreveno estas ĉiam bona okazo ricevi donacojn. Ni invitas vin kunfesti. 

  

Nia subtenpaĝo kaj pagebloj troveblas ĉe: http://edukado.net/prie/subteno

La nomo de niaj grandaj sponsoroj legeblas ĉi tie: http://edukado.net/prie/subteno/sponsoroj

La listo de ĝisnunaj subtenintoj estas sur la paĝo: http://edukado.net/prie/subteno/listo

Ofertojn kaj demandojn eblas direkti al la adreso: redaktanto@edukado.net

Fine de januaro ni sendas ankaŭ detalan financan raporton al la subtenantoj. 

Koran antaŭdankon por ajna helpo, Katalin Kovats, redaktoro

Bonvolu vidi nian naskiĝtagan ludon kaj partopreni ĝin. 

Detektivu pri la novaj eroj en la retejo Al la listo Fulma oferto de la libroservo de UEA

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.