Novaĵoj
Ankaŭ edukado.net ricevis subvencion por interkultura Grundtvig-projekto
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-10 00:25:35
Ni kun ĝojo anoncas, ke nia retejo, kunlabore kaj kun helpo de la aliaj partneroj sukcesis ricevi subvencion kadre de la eŭropa Grundtvig-projekto.
Interkulturo por tutviva lernado ege gravas. Centro de Interkultura Edukado (koordinatorino Halina Komar ), partneroj en Nederlando ( edukado.net , Katalin Kováts ) kaj Interkultura Centro en Herzberg am Harz ...la Esperanto-urbo ( Peter Zilvar, Zsófia Kóródy, Ewa Kukielka ) sukcesis akiri agnoskon por eŭropa Grundtvig-projekto. Kultura Esperanto-Asocio (Laszlo Szilvasi), plua partnero el Hungario,...
Forpasis Hermann BEHRMANN
Kategorio: Movado; Dato: 2013-07-01 21:47:36
Kun bedaŭro ni eksciis pri la ĵusa forpaso de meritplena esperantista kolego,
Hermann BEHRMANN el Germanujo
Kvankam lia prezento en la Panteono ne estas ankoraŭ kompleta, ni lanĉas la paĝon kaj petas vin dividi kun nia viajn memoraĵojn, pensojn kaj invitas vin lasi kondolencojn ĉe lia paĝo en la Panteono
La redaktoro de edukado.net sincere kondolencas al la familianoj kaj proksimaj kunlaborintoj.
James Piton el Brazilo gajnis la junian RISKO-ludon
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-01 00:15:07
Denove pasis unu plena monato de la RISKO-ludo.
Ĝis nun 402 personoj aliĝis al la ludo, en majo venis 24 novaj riskemuloj kaj en junio ludis 196 ludantoj.
La gajninto de la junio RISKO-ludo estas sudastelaro kiu fakte estas James Rezende Piton el Brazilo. Li kun multaj aliaj diligente ludis ĉiun tagon kaj lastage sukcesis venki Pawel, nian majan gajninton, kiu denove estis proksime al la venko.
James elektis kiel...
Alvoko al esplorprojekto por lingva justeco
Kategorio: Movado; Dato: 2013-06-30 08:12:07
La Esperantic Studies Foundation kune kun la Instituto pri publika ekonomiko de la Universitato Humboldt de Berlino, la Instituto pri anglaj studoj de la Universitato de Lepsiko kaj la Departemento de germanaj studoj de la Universitato Sophia de Tokio serĉas kunlaboranton por esplorprojekto pri internacia taksado de lingva justeco, lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj.
1. Taskoj ...
Stipendioj anoncataj por instruista trejnado
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-19 10:29:30
Ekde septembro 2013 denove okazos unu-jara instruista trejnado ofertata de la Universitato UAM (Adam Mickiewicz) en Poznano, Pollando, kunlabore kun ILEI, UEA kaj edukado.net.
La aliĝa limdato por la kurso estas la 10a de aŭgusto; la studjaro komenciĝos en la 14a de septembro per unu-semajna ĉeesta kurso . Informoj pri la kurso troviĝas ankaŭ en la novaĵ-anonco .
Eblas viziti ankaŭ la esperantlingvan hejmpaĝon ĉe UAM .
ILEI (pli precize ĝia Fondaĵo Szerdahelyi) kaj UEA...