Novaĵoj

Rezolucio okaze de la Monda Tago de Instruistoj

Kategorio: Movado; Dato: 2013-10-05 17:05:41

Rezolucio

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI, celebras la Mondan Tagon de Instruistoj (la 5an de oktobro), proklamitan de Unesko, per la sekva rezolucio, akceptita en kelkaj simpozioj kaj renkontiĝoj antaŭ kaj post la koncerna tago.

La simpozianoj:
Agnoskas la honorindan kaj daŭre defendendan alvokiĝon de instruistoj tra la mondo.
Substrekas la pozitivan rolon, kiun ili povas ludi en homa evoluigo kaj firmigo de transkulturaj kontaktoj trans limoj de nacioj kaj lingvoj.
Emfazas la neceson, ke la lingva diverseco estu defendata ene de edukaj programoj, kun forta emfazo al la akcelo de la instruado de lingvoj minacataj je pereo.
Alvokas por la rajto de lernantoj aliri ĉiajn vivantajn, funkciantajn lingvojn, kio evidente inkluzivas la rajton instrui kaj lerni Esperanton.
Subtenas la celojn de la Tago, nome pripensi la malfacilan ekonomian kaj socian kuntekston, en kiu laboras instruistoj kaj trovi manierojn bonigi ilian profesian statuson kaj laborkondiĉojn, same kiel tiujn de ĉiaj edukistoj.

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

Je la suba ligo vi povas elŝuti la diversalingvajn versiojn de la rezolucio: (Stato 2013okt05, 18h40) en Esperanto (eo) | Rumana (ro) | Angla (en) | Germana (de) | Finna (fi) | Hungara (hu) | Rusa (ru) | Nederlanda (nl) Franca (fr) | China (zh)

http://goo.gl/jQ1Wmw

 

http://www.unesco.org/new/en/world-teachers-day

Budapeŝta aranĝo markas la Mondan Tagon de Instruistoj Al la listo Situacio de Esperanto-instruado en la mondo - 4a de oktobro 2013

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.