Novaĵoj

Vigla studtago prepare al la KER-ekzameno en Brazilo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-15 12:13:25

La 11an de majo ni okazigis trejnadon pri KER-ekzameno en la Sidejo de PEA kaj 13 homoj vigle lernis Esperanton!  La etoso estis mirinde bela. Mi estis ege kontenta, kiam mi rigardis la bravulojn diskutantajn pri Esperanta gramatiko, pri vortoj, pri esprimoj!  Ni kun ĝojo kaj fiero alfrontas la duan tutmondan ekzamentagon , ĉi-jare kun 13 aliĝintoj. Raportis Ivan Colling, el Kuritibo, Brazilo ...

Legi pli...

Jam 236 personoj aliĝis al la tutmonda ekzameno - restis ankoraŭ du tagoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-14 08:31:23

Morgaŭ estos la lasta tago por aliĝi al la dua tutmonda ekzameno, kies dato estas la 8a de junio. En 24 lokoj de la mondo oni atendas la kandidatojn. Ĝis nun aliĝis al la sesio 236 personoj.  Ni serĉas kandidaton por Varsovio, por ke ankaŭ tie povu efektiviĝi ekzameno. Eblas aliĝi ankaŭ al la aliaj sesioj ĉe  http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj La presigo kaj la alpoŝtigo de la testoj okazos en la sekvaj tagoj. ...

Legi pli...

Heidi raportas pri la Indonezia E-kongreso kaj sia nova propagandvojaĝo

Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-13 12:39:13

  Saluton!   Post monatoj da preparo por la  Indonezia Esperanto-Kongreso  kaj mia kvina instru-kaj propagando-vojaĝo ambaŭ ankaŭ efektiviĝis kaj bone sukcesis. Dum la semajnoj post mia reveno mi ĉefe verkis raportojn, kaj krome  intervjuiĝis  kaj  prelegis  pri la temo. Mi ĝojas ke mi fine povas al vi prezenti tiujn raportojn, kaj eĉ pli ĝojos se iuj legos ilin. Ili NE estas teda listigo de lecionoj, intervjuoj kaj sukcesoj (mi notas ankaŭ malsukcesojn). Eĉ ne temas nur pri Esperanto, sed...

Legi pli...

RTL pri Esperanto en Herzberg

Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-06 00:37:19

La konata televidokanalo "RTL Regional" la 2an de majo 2013 je la 18a horo elsendis en la programo "Wissen X-akt" 6:27 minutan filmeton pri Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo, pri la biblioteko kaj arkivo de Esperanto-Centro, kie Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy rakontis pri Esperanto, pri libroj, gazetoj, agadoj kaj montris kelkajn interesajn objektojn el la riĉaj kolektaĵoj de Interkultura Centro Herzberg (sidejo ankaŭ de AGEI, germana sekcio de ILEI). La televida teamo pretigis ankaŭ mallongan intervjuon kun urbestro Gerhard Walter kaj kun kelkaj gelernantoj, kiuj lernas Esperanton...

Legi pli...

Nova ludmonato kaj la unua gajninto de RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-01 18:32:43

Ni informas vin, ke komenciĝis nova ludmonato en nia reta kvizo RISKO .  Ankoraŭ dum 6 horoj eblas ludi dum la unua tago.  Se vi volas scii viajn rezultojn, nescitajn demandojn kun la ĝusta respondo kaj havi memorigan mesaĝon pri la eblo reludi bv. aboni tiun avertomesaĝon en la paĝo de AGORDOJ .  Se vi volas sendi al ni kvizdemandojn, bv skribi al la redaktoro.  La ludon en aprilo, dum ties 18 ludtagoj, partoprenis 290 personoj.  ...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.