Novaĵoj
Mark Fettes estas la nova prezidanto de UEA
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-21 00:06:54
La plej gravaj novaĵoj el Rejkjaviko - Sabato, la 20a de julio 2013
Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato en Rejkjaviko sabaton, la 20-an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007.
Stefan MaGill fariĝis vic-prezidanto kaj Martin Schäffer ĝenerala sekretario .
...
Intensaj semajnoj de la redaktoro
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-20 11:42:17
Eventoplenaj semajnoj atendas la redaktoron, Katalin Kovats en julio kaj aŭgusto.
Ĵus finiĝis la ILEI-konferenco en Herzberg , kie mi gvidis pedagogian seminarion kun regula partopreno de 15 kolegoj kaj sporada vizito de 5 aliaj, entute el 13 landoj. Dum la 24-hora programo ni okupiĝis pri kelkaj bazaj principoj kaj kampoj de lingvoinstruado, traktis edukado.net, RITE, lernilojn, ekzamenojn, evoluigon de lingvaj kapabloj, praktikajn kampojn de instruado kaj multajn aliajn. Mi partoprenis en la komitatkunsidoj kaj en kelkaj laborgrupoj de ILEI, sukcese traktis kun Ilona Koutny por pliaj kunlaborebloj inter edukado.net kaj la...
Elektiĝis nova prezidanto de ILEI dum la konferenco en Germanio
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-15 13:23:28
Inter la 12a kaj 18a okazas en la germana vilaĝo Sieber, apud Herzberg la 4a ILEI-konferenco, al kiu aliĝis 104 personoj, inkluzive la junulojn en la paralele organizata Somera Arbara Lernejo (SALO 8).
Ĉe la malfermo partoprenis s-ro Ahlborn, la vilaĝestro de Sieber kaj la urbestro de Herzberg, s-ro Gerhard Walter, kiu salutis la partoprenantojn en Esperanto.
La konferenca programo konsistas el prelegoj, prezentoj, kursoj, seminarioj, diskutrondoj kaj kunsidoj de diversaj agadgrupoj.
Seminarion gvidas Sabine Trenner, pri la temo ‘Vojoj el konfliktoj – mediaciado’, Ses-partan metodikan seminarion gvidas dr-ino Katalin Kovats.
...
Ankaŭ edukado.net ricevis subvencion por interkultura Grundtvig-projekto
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-10 00:25:35
Ni kun ĝojo anoncas, ke nia retejo, kunlabore kaj kun helpo de la aliaj partneroj sukcesis ricevi subvencion kadre de la eŭropa Grundtvig-projekto.
Interkulturo por tutviva lernado ege gravas. Centro de Interkultura Edukado (koordinatorino Halina Komar ), partneroj en Nederlando ( edukado.net , Katalin Kováts ) kaj Interkultura Centro en Herzberg am Harz ...la Esperanto-urbo ( Peter Zilvar, Zsófia Kóródy, Ewa Kukielka ) sukcesis akiri agnoskon por eŭropa Grundtvig-projekto. Kultura Esperanto-Asocio (Laszlo Szilvasi), plua partnero el Hungario,...
Forpasis Hermann BEHRMANN
Kategorio: Movado; Dato: 2013-07-01 21:47:36
Kun bedaŭro ni eksciis pri la ĵusa forpaso de meritplena esperantista kolego,
Hermann BEHRMANN el Germanujo
Kvankam lia prezento en la Panteono ne estas ankoraŭ kompleta, ni lanĉas la paĝon kaj petas vin dividi kun nia viajn memoraĵojn, pensojn kaj invitas vin lasi kondolencojn ĉe lia paĝo en la Panteono
La redaktoro de edukado.net sincere kondolencas al la familianoj kaj proksimaj kunlaborintoj.