Novaĵoj

Raporto post la 25aj Eŭropaj Rendevuoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-18 13:48:57

Kelkaj el la francaj kaj finnaj KER-kandidatoj en Stella Plage Katalin gvidas kurson por komencantoj kaj instruantoj

La 16-17an okazis la 25a jubilea Eŭropa Rendevuo en la nordfrancia urbo Le Touquet - Stella Plage, tre proksime al la urbo Bulonjo sur Maro. 

La ĉi-jaran aranĝon partoprenis okdeko da esperantistoj, ĉefe francoj el la regiono, sed ankaŭ belgoj, finnino, kaj kelkaj el aliaj landoj. 

En la programo estis kurso por komencantoj kaj instruantoj, gvidata de Katalin Kovats, seminario pri Tinĉjo, sub la gvido de Michel Dechy kaj alia pri literaturo gvidata de Anne Jausions, Franjo Lévêque gvidis korusan atelieron. La vespera kulturprogramo estis la koncerto de Guillaume Armide. Dum la aranĝo Flandra Esperanto Ligo funkciigis riĉan libroservon kaj tri esperantistaj pentristinoj kaj Katalin Kovats el siaj vitroartaĵoj aranĝis ekspozicion. 

Multaj el la partoprenantoj kunportis librodonacojn, kiujn Flory Witdoeckt kolektas kaj sendos al Kongolando. 

La lastan posttagmezon estis historiaj retrotrigardoj al la pasintaj 25 jaroj, prelegoj, inter ili ankaŭ pri RISKO kun rapida versio de la ĉeesta ludo. 

Ankoraŭ en la malferma ceremonio Katalin havis okazon disdoni pli ol 30 KER-atestilojn, por la ĉeestantoj kaj reprezentantoj de la Dua Tutmonda Sesio de Arras, kaj por la reprezentanto de la finnaj kandidatoj, Paula Niinikorpi, kiu kunportos al la nordo 10 atestilojn. 

Dankon al Arlette kaj Edmond Plutniak, ĉeforganizantoj de la semajnfino kaj de la KER-ekzameno pro ilia modela kaj entuziasma laboro. 

Fotoj videblas en la albumo ĉe la KER-diplomitoj.

Bondeziru al la patrino de Mazi Al la listo KER-semajnfino en Eŭropo kaj Azio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.