Novaĵoj

ALVOKO de UEA kaj ILEI pri registrado de kursoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-08 19:49:39

 

 

 

 

 

 

 

Efika kaj multloka instruado de nia lingvo esencas por la kreo de novaj generacioj de nia komunumo. Necesa bazo por tio estas la realtempa registrado de ĉiaj, ĉiunivelaj kursoj en aŭ pri la lingvo, kiu samtempe permesas interagon de lernantoj kaj kursgvidantoj trans naciaj limoj por atingi verajn interkulturajn kontaktojn.

La oficiala registrejo de kursoj por UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) estas ĉe nia partnero edukado.net.
Ni ne povas troigi la gravecon, ke ni registru kursojn de Esperanto. En multaj landoj komenciĝis la nova lerneja jaro septembre, sekve devas ekzisti nova aro da kursoj. Ĝuste nun estas la momento anonci ilin. La listigo estas teknologie moderna, sed devas ekzisti pli ol la 166 momente registritaj kursoj ( ĉ. 60 movadaj, 30 lernejaj) kaj kursgvidantoj (70). Zorgu, ke ankaŭ via mondparto aperu sur la mapo. Zorgu, ke viaj lernantoj kaj instruistoj havu fenestron al la mondo!

Por vidi la liston kaj mapon kaj starigi interklasajn kontaktojn, iru al la KURSEJO:
Tuj ĉe la eniro vi trovos facilan manieron anonci novan kurson, pere de elektronika formularo.
La alkroĉita PDF prezentas serion da bildoj pri la aspekto kaj funkciado de la interaktiva monda mapo.

Ruĝaj simboloj montras lernejajn kursojn, verdaj movadajn, grizaj kursgvidantojn. Bluaj ciferoj montras la nombron de kursoj en difinitaj urboj, la flavaj en regionoj aŭ kontinentoj. Klakado sur elementoj portos vin al pli detalaj informoj – nomo, kvalifikoj, prelegpreteco de instruistoj, nombro da lernantoj, koresponddeziroj ks.

Vi vidos, kiom utilas ĉi tiu servo – ne nur por instruistoj kaj lernantoj, sed ankaŭ por organizantoj de kongresoj kaj agantoj en Landaj Asocioj.

Se via lando aperas kiel blanka truo sur la mapo – ekagu! Kontaktu viajn kursgvidantojn, kaj instigu ilin anonci sin!
UEA alvokas al vi, ILEI alvokas al vi … anoncu tuj viajn kursojn kaj kursgvidantojn!

Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
Komisiito de ILEI pri Juna amiko kaj kurso 'Esperanto Etape'.

Ekfunkciis la RUĜA KRAJONO Al la listo RISKO: Pawel gajnis la trian fojon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.