Novaĵoj

Ekfunkciis la RUĜA KRAJONO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-10 15:49:32

Al la proksimiĝanta naskiĝdatreveno de edukado.net la programisto estis la unua kiu transdonis donacon. Li realigis kelkajn modulojn, kiujn mi mendis kaj plibonigis aliajn partojn de la retejo.
Verŝajne mia plej bona ideo estis la RUĜA KRAJONO (RK) pri kies uzo bonvolu legi sube.

Per RK vi, legantoj, povas perfektigi la lingvaĵon de la tekstoj, indiki al mi mistajpaĵojn kaj aliajn lingvajn problemojn. 
Manke de redaktoraj helpantoj kaj pro miaj problemoj en la uzo de mia dekstra mano bedaŭrinde ofte okazas ke la tekstoj havas mistajpaĵojn.
Ekde nun trovante ion tian bv. marki la probleman parton kaj klaki al la ruĝa krajono (dekstre supre) en la koncerna paĝo. Tuj aperos por vi formularo, kie vi povas raporti pri la tipo de la problemo kaj sugesti plibonigon. 

Ricevinte la mesaĝon mi klopodas tuj efektivigi la korektadon.
Viaj trafoj estos kalkulitaj kaj videblaj en via profilpaĝo kaj ankaŭ en la statistiko-paĝo estas listo de la plej fervoraj helpantoj.
Por eviti, ke oni ludu per la Ruĝa Krajono ni tamen enkondukis sistemon, laŭ kiu post plurfojaj senbazaj avertoj aŭ erare indikitaj lokoj la uzanto estos blokita en tiu ago kaj ne plu vidos la ruĝan krajonon, do, ne povos raporti. Bv. kompreni kaj akcepti tiun singardemon. 

Mi esperas, ke la nova funkcio de la retejo faros nian paĝaron eĉ pli bona kaj vi ĉiuj multe kontribuos en ties plibonigo.
Antaŭdankante vin mi nun alvokas vin ĉiujn komenci legi aglo-okule la paĝaron kaj ekuzi la RoKon. 

Katalin Kováts, redaktoro

Fulma oferto de la libroservo de UEA Al la listo ALVOKO de UEA kaj ILEI pri registrado de kursoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.