Novaĵoj
La 26a de septembro - Eŭropa Tago de Lingvoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-06 08:31:08
La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado.
La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj.
Nia paĝaro - kiel jam de jaroj - deziras instigi la kolegojn kapti la okazon kaj...
Du gajnintoj en la aŭgusta RISKO-ludo
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-01 09:07:04
Ĵus finiĝis la 5a turno de la RISKO-ludo. Nun okazis la unuan fojon ekde la lanĉo en aprilo, ke du personoj staras je la unua pozicio. Aldona interesaĵo estas, ke ambaŭ jam gajnis monatan ludon.
Ni kore gratulas Sudstelaron ( James Piton el Brazilo ) kaj Fiskot ...
Argentinanoj invitas junulojn al desegnaĵkonkurso
Kategorio: Movado; Dato: 2013-08-17 22:05:49
La konkursa temo estas:
"Arboj de la mondo. Arboj de Vilaĝo Karlo Paco"
Aŭgusto-Septembro 2013
Argentina Esperanto Ligo invitas ĉiujn infanojn kaj gejunulojn (Esperantistoj kaj gefiloj de Esperantistoj), partopreni konkurson pri desegnado kaj pentrado, okaze de la 55a Argentina Kongreso de Esperanto realigota en la parko-bieno "La Quinta" en Vilaĝo Karlo Paco - Provinco de Kordobo - Argentino, de la 12-a ĝis la 14-a de Oktobro 2013.
La interesitoj povas partopreni per desegnaĵo aŭ pentraĵo laŭ iu ajn tekniko, ne...
Elŝuteblas la nova versio de PMEG
Kategorio: Movado; Dato: 2013-08-12 09:49:13
Sin komprenos por sin respekti la partoprenantoj de la Itala Kongreso
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-08-04 09:23:30
Matene, la 4an de aŭgusto komenciĝis la 80a Itala kongreso.
Ĝi okazas en la nord-okcidenta parto de la lando, apud San Remo, en la vilaĝo Kastelaro. La kongresanoj loĝas en bonaj kondiĉoj de la turisma golf-tereno de Kastelaro.
La kongreson partoprenas 220 personoj el 34 landoj. Post la partopreno de UK oni povas senti sin kvazaŭ en iu postkongresa aranĝo, ja revideblas plurdekoj da homoj, ĉeestintoj ankaŭ en Islando. La malferman programon ĉeestas kaj la partoprenantojn salutis pluraj reprezentantoj de la gastiganta urbo kaj regiono. Pri la kongreso raportis pluraj naciaj kaj lokaj amaskomunikiloj. ...