Novaĵoj

Voĉdonu por la KER-logotipo

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-20 17:59:35

Finiĝis la konkursperiodo por trovi taŭgan logotipon por la Tutmonda Ekzamentago.

Alvenis entute 8 konkursaĵoj kaj ni nun invitas vin, membrojn de edukado.net, helpi decidi kiun ni ekuzu por marki nian tutmondan eventon. 

Ni lanĉis voĉdonadon. En komuna paĝo videblos ĉiuj konkursaĵoj kaj sub ĉiu estas numero. Bonvolu do vidi la proponojn en granda formato en la speciala konkurso-paĝo kaj klaki tie al la indikita FORUM-parto. Alveninte al la forumo bv. marki en la listo vian preferon kaj lasi mallongan komenton. La voĉo nur tiam validas, se vi ankaŭ en la komento firmigas ĝin.

Voĉdoni eblos ĝis la 23a de februaro, dimanĉo noktomezo laŭ amsterdama horzono. 

La ekzamenkomisiono serioze prenos la opiniojn kiuj multe influos la finan decidon kaj traktadon kun la kreinto de la plej bona logotipo. 

La 24an de februaro ni malkaŝos la nomojn de la tri plej sukcesaj kandidatoj.  La premio de la venkinto estos iom simbola: senpaga KER-ekzamen-eblo. Se la persono jam trapasis la ekzamenon kaj ne volas uzi la senpagan eblon ekzameniĝi, krom la tutmondaj famo kaj reklamo ni povos oferti al li/ŝi libropremion en valoro de 50 eŭroj.

Scivole  atendas vian opinion, Katalin Kovats

Ps. Informoj pri la organizado de la Tutmonda Ekzamentago troveblas ĉi tie: http://edukado.net/novajhoj?id=421

Poŝamiko venkis la 4an fojon Al la listo Koreaj instruistoj lernas Esperanton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.