Novaĵoj

Du venkintoj sed aliaj premiotoj en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-06-01 11:38:57

En majo gajnis la ludon du personoj, jam veteranoj en nia reta riskumado. 

Valentin Melnikov el Rusio kaj Malcolm Jones el Britio persiste kaj bone ludis denove. Ili tamen ne povas elekti donacon, ĉar en la pasintaj 12 monatoj jam havis tian bonŝancon. Sekve laŭ la regularo la donaco devus transiri al tia persono, laŭ la listo de la koncerna monato, kiu sekvas en la ranglisto sed ankoraŭ neniam ricevis donacon en la ludo. Eŭgeno Liĉaŭka el Belorusio ĝoje akceptis la proponon kaj elektis la UEA-donacon, la libron Utila Estas Aliĝo, verkitan de Ulrich Lins. La sekva bonŝanculo estas Giorgio Denti, kiu ankoraŭ ne respondis al la propono. 

Gratulojn al la du venkintoj kaj al la premiitoj. 

Ni informas vin, ke la ludon atingis valora donaco. La donaĵo de Wim Jansen el Nederlando estas Plena Ilustrita Vortaro el la jaro 1975. Ni lokis ĝin inter la jarajn premiojn.

Observante la statistikan paĝon de la ludo ni povas konstati, ke jam 569 personoj provis riskumi. El ili ĉi-monate ludis 142 personoj. Neniu rekordo. Sed ni havis en majo la ĉi-jaran plej altan nombron de novaj ludantoj: 18. Dankon al tiuj, kiuj invitis aŭ inspiris ilin. 

Jen iom da informoj pri la demandoj. Ili estas nun 1070 en la redaktejo. La plej multe prezentita demando estas lingva, ĝi ludiĝis 145-fojojn. Tiom ofte, ĉar nur 24 personoj respondis ĝin bone, do, ĝi re- kaj revenadas. Ankaŭ la plej sukcese respondita demando estas lingva. Ĝi temas pri la akcento de Eo, kaj el la 110 ludoj 109-fojojn oni trafis la ĝustan respondon.  

Ĉu vi scias, ke sur la ĉef-paĝo de la ludo, en la sekcioj AGORDOJ vi povas marki, ke vi volas ricevi la bonajn solvojn, kaj se vi faras tion, ĉiun nokton, je la 2a horo (laŭ la pariza tempo) vi ricevos mesaĝon kun la solvo de la nesciita demando. Tio ebligas al vi lerni kaj sekvafoje bone respondi. Ĉiu nesciita demando povos reveni plej malfrue ene de tri monatoj. 

Katalin Kovats kaj Mogens Rude Andersen plue atendas vin lude lerni, lerne ludi, do RISKUMI.

Stipendioj kaj aliĝdato por la Interlingvistikaj Studoj en Poznan Al la listo Finiĝis nia Grundtvig-seminario pri Frislando

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.