Novaĵoj

La 5-a Ĉina Seminario pri E-instruado okazis en Changzhou

Kategorio: Movado; Dato: 2014-05-20 13:25:09

De la 16-a ĝis la 18-a okazis la 5-a Ĉina Seminario pri E-instruado en Changzhou de Jiangsu-provinco en sudorienta Ĉinio organizita de la Ĉina Ligo pri Esperantistaj Instruistoj (ĈLEI). Pli ol 50 e-istoj el Pekino kaj provincoj Jiangsu, Shanxi, Jiangxi, Guangxi, Hunan kaj aliaj lokoj de Ĉinio partoprenis la seminarion, ankaŭ koreaj, itala kaj franca e-istoj laborantaj en Ĉinio ĉeestis la kunvenon.

La seminario kun spertointerŝanĝoj kaj teoriaj diskutoj pri E-lernigado estis enhavoriĉa. En la unua tago okazis la inaŭguro, en kiu salutis s-ro Wang Ruixiang, prezidanto de KAEM kaj vicprezidanto de Ĉina E-Ligo, en la nomo de KAEM kaj ĈEL. Li alte taksis la viglan movadon de la urbo Changzhou kaj la kontribuon de la Changzhou-a E-asocio kaj la gastiganto de la seminario -- la Elementa Lernejo Dongfang. La lokaj gvidantoj ĉeestis la inaǔguron. S-ino Gong Xiaofeng (Arko), prezidanto de ĈLEI, prezidis la malferman ceremonion.

Posttagmeze de la 18-a estis la praktikaj programeroj, kiuj konsistas el kvar publikaj lecionoj de instruistoj el kvar elementaj lernejoj. Ili aplikis diversajn metodojn en la lecionodonado. Instruis: Li Jingxia, Michel Fontaine, Chen Ye kaj  Xie Xiaojuan. Dank' al la platformo la instruistoj lernigis la infanojn kaj lernis de siaj samprofesianoj. Fakte estas la unua fojo por ĈLEI aldoni publikan lecionon al la seminario, kiu vekis tre pozitivan eĥon inter la ĉeestantoj.

La duan tagon okazis sep prelegoj kaj diskutoj. La detalan raporton de Chen Ji bv. legi sur tiu ĉi hejmpaĝo

Edukado.net kore gratulas la organizintojn kaj kontribuintojn de tiu riĉa, faka programo. 

Edukado.net gastigos la partoprenantojn de la dua Grundtvig-seminario. Al la listo Nun komenciĝis la TRIA TUTMONDA EKZAMENTAGO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.