Novaĵoj

Pri kio kaj pri kiuj ni fieras - novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-07 23:33:54

En la unua semajnfino de majo 2014 okazis tri paralelaj KER-sesioj en la mondo. 

El inter ili la plej multnombra partoprenantaro estis en la franca Greziljono, kie 27 personoj trapasis la ekzamenojn. Krom la 24 francoj ĉeestis du britaj kaj unu rumania kandidato. La alia eŭropa sesio okazis en la hispana urbo RONDA, kie kadre de la Hispana-Andaluzia Kongreso de Esperanto ekzameniĝis 15 personoj, inter ili po unu franca kaj pola esperantistoj. La tria ekzameno estis en la kolombia Kalio, kie trapasis la ekzamenon kvar personoj.

En ĉiuj tri lokoj estis eblo ekzameniĝi kaj skribe kaj parole, tamen laŭ diversaj manieroj. En Greziljono laboris ĉeestaj kolegoj, François Lo Jacomo kaj Enikő Zenghő Sereghy el Hungario. En Hispanio nur Katalin Kováts ĉeestis fizike, ŝiaj kunlaborantoj Renato Corsetti el Italio kaj Mónika Molnár el Svislando estis konektitaj helpe de reta programo Hangout.

La ekzamenon en Kalio okazigis du rete konektitaj komisionanoj, Márta Kovács el Hungario kaj Petra Smidéliusz el Argentino. La unua pakaĵo de testoj jam estas en Hungario kaj la aliaj survojas. Rezultoj atendeblas post ĉ. 4-5 semajnoj.

                                                  ***

La centraj kaj surlokaj ekzamenkomisionoj nun kun plena forto pretiĝas al la Tria Tutmonda Ekzamentago, dum kiu la 17an de majo en 17 urboj de 12 landoj trapasos la ekzamenojn 171 kandidatoj.

La tuta listo de la aliĝintoj al la aktualaj sesioj videblas nun en la retejo. 

                                                  ***

La 7an de majo estis oficiale lanĉita la kandidata listo de la KER-ekzameniĝintoj. En tiu paĝo povas malkaŝi sin ĉiuj, kiuj jam trapasis KER-ekzamenon. El la 1282 personoj jam 75 nomoj videblas nun.

Vidu mem PRI KIUJ NI FIERAS kaj se ankaŭ vi estas inter ili, bv aktivigu vian nomon. Dankon.

 
Gravas registri niajn kursojn Al la listo Nova gajninto en RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.