Novaĵoj

Nova gajninto en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-01 10:37:37

 

 

 

 

 

Finiĝis la 12a ludmonato en RISKO. 

Venkis en la ludo delonga, "brila" ludanto, sed la unuan fojon vere sukcesinta grimpi sur la pinton. 

Ni gratulas Robert Bogenschneider el Finnlando, kiu elektis kiel donacon la tason de www.lernu.net. 

Ni atentigas vin ke estas detala statistika paĝo pri la ludhistorio, kaj tie vi povas vidi kiom da demandoj, kiom da ludoj, kiom da novaj ludantoj ktp estis laŭmonate en la ludo. 

La sekcion de statistikaĵo vi trovas en la suba parto de ĉiu paĝo. 

Tie legeblas ekzemple, ke en tiu ĉi monato ni havis 153 ludantojn kaj el inter ili estis 9 tutnovaj aliĝoj. 

En la unua datreveno de RISKO mi gvidis staĝon en Kvinpetalo kaj tie ni festis la okazon per ĉeesta ludo. Tiun ludon gajnis Sylvie Plantier kaj ricevis la diskon de Kapriol'. 

 

Pluan bonan riskumadon deziras al vi la riskigantoj: Katalin kaj Mogens.

 

Ps. Ne forgesu, hodiaŭ komenciĝis nova ludmonato, kun novaj ŝancoj kaj riskoj. :-)

Pri kio kaj pri kiuj ni fieras - novaĵoj pri la KER-ekzamenoj Al la listo Salutu la jubileantan Marjorie Boulton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.