Novaĵoj

Salutu la jubileantan Marjorie Boulton

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-29 13:32:22

Ni informas vin ke Marjorie Boulton fariĝos 90-jara la 7an de majo 2014. 

Kiel ni jam pli frue raportis, la sanstato de s-ino Boulton ne estas bona. Ŝi pasigis longajn monatojn en hospitalo. Nun ŝi estas en sia hejmo, sed malforta.

Esperantistoj planas okazigi feston honore al ŝi la 22an de majo. 

Eblos sendi salutmesaĝojn, aŭ lasi salutojn sub ŝia prezento en la Panteono

Ĵus antaŭ la festo ni pretigos dokumenton el la panteonaj salutoj kaj sendos ĝin al la organizantoj de la festo por ĝia transdono en tiu evento. 

Vi mem povas honori ŝin ankaŭ tiel, ke vi organizos Boulton-eventon, legos ŝiajn verkojn dum kursoj kaj renkontiĝoj.  

Se iu volas skribi rekte al Marjorie, jen ŝia adreso: 36 Stockmore street, Oxford, U.K. OX4 1JT - Britio 

Nova gajninto en RISKO Al la listo Raporto pri la metodika staĝo en Kvinpetalo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.