Novaĵoj

Raporto pri la metodika staĝo en Kvinpetalo

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-26 13:43:35

Katalin Kovats, redaktoro de www.edukado.net gvidis intensan metodikan seminarion en la kulturcentro KVINPETALO, Francio. 

La staĝo okazis inter la 14a kaj 18a de aprilo 2014. Ĝin parte kaj plentempe partoprenis 15 personoj , ĉefe el Francio, sed ankaŭ el Katalunio, Svislando, Germanio kaj Kubo. 

Pri la riĉa programo kaj spertoj vi povas legi ilustritan raporton en la Dosierujo, ĉe Metodika staĝo en Kvinpetalo (2014) kaj vidi kelkajn el la fotoj en nia reta FOTOALBUMO

Post la seminario pluraj el la partoprenintoj eĉ pli aktive komencis agi en edukado.net, registris kursojn, ekuzis la materialojn kaj tri el ili sendis subtenmonon al la paĝaro. DANKON. 

Komentojn vi povas lasi kaj legi ĉe la FORUMO

Bonan legadon. 


   
Salutu la jubileantan Marjorie Boulton Al la listo Marc Bavant doktoriĝis en Amsterdamo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.