Novaĵoj

Rezultoj pri la detektivumado pri la novaj eroj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-02 11:46:41

En decembro ni lanĉis ludon por trovigi al vi la novajn elementojn de la paĝaro. Necesis trovi tiujn erojn, kiujn la programisto realigis en novembro kaj decembro por plibonigi kelkajn funkciojn. Estis lanĉita ankaŭ tutnova modulo.

La ludon bedaŭrinde ne multaj partoprenis.
Aparte menciindas la nomo de tri personoj:
 - Heinz-Wilhelm Sprickel Germanio,
 - Leandro Tome Abrahao el Brazilo kaj
 - Monika Molnar el Svislando.

El inter ili Heinz-Wilhelm estis kiu trovis plej multe da novaĵoj. Gratulojn al li. La donaco estos kompakta dikso de Kapriol' kiun ni sendos al li baldaŭ. (Posta noto: Heinz donacis sian premion al la ludo RISKO. Dankon.)

Pro la fakto ke pluraj el la ludintoj listigis funkciojn, kiuj jam delonge aperas en la paĝaro, mi konkludis, ke de tempo al tempo necesas eltrovi manieron por konigi al la membroj la funkciadon de diversaj moduloj. Tiu agado en la 2014 eniros mian laborplanon.

Unuapaŝe nun ni en detala prezento listigas al vi la laste okazintajn ŝanĝojn kaj invitas vin ekkoni ilin por pli bone orientiĝi en la paĝaro.
La liston vi povas elŝuti en la aneksita PDF-dokumento.

Sukcesplenan novan jaron deziras al vi kaj redankas la ludantojn de la detektivumado,

Katalin Kovats, redaktoro

Sukcese finiĝis la Afrika Kongreso Al la listo Fine de la unua RISKO-jaro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.