Novaĵoj

Kunlaboro inter edukado.net kaj UEA

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-12 17:13:01

En oktobro Mark Fettes kaj Stefan MacGill, prezidanto kaj vic-prezidanto de UEA, pasigis tagon ĉe Katalin Kovats, redaktoro de la paĝaro por pridiskuti intensan kunlaboron inter edukado.net kaj UEA.

 

Kadre de parte novaj, parte jam konataj agadkampoj edukado.net

• plue respondecos pri kursoj dum la kongresoj
•
• eksperimentcele okazigos ĉeestan RISKO-ludon dum la sekva kongreso

• ricevos varbhelpon de UEA por stimuli la landajn asociojn registri siajn kursojn en la KURSEJO de edukado.net, kiu loko fariĝos oficiala kolektejo de Esperanto-kursoj je ĉiuj tipoj kaj niveloj, kaj datumbazo de laborpretaj instruantoj de Esperanto

• esploros kun UEA la eblecon uzi la servojn de la KLERIGEJO por diversaj facetoj de la aktivula trejnado
• kunlaboros en la redaktado de la nova retpaĝaro de UEA pri Kapabligo.
• ricevos pli da helpo por la organizado de KER-ekzamenoj, inter ili de la Tutmonda ekzamentago kaj la dumkongresaj sesioj. La disvastiĝon de la ekzameno helpos novaj retaj adminisitraj helppaĝoj, kaj sekvontjare finpretiĝos la reta memtaksilo

• helpos en la redaktado de nova rubriko en la revuo, kiu donos regulajn raportojn pri la KER-sesioj kaj ties rezultoj.



Krome edukado.net plu kunlaboros kun ILEI, UEA kaj la Universitato de Poznan en la trejnado de instruistoj.

Dum la vizito de la du estraranoj de UEA Katalin filmis kaj muntis ankaŭ intervjuon kun ili, kiu spekteblas en YouTube ĉe https://www.youtube.com/watch?v=gxjER6igRgY

Kiel skribi por gazetoj? Al la listo Komenciĝis hodiaŭ nova RISKO-monato

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.