Novaĵoj

Komenciĝis hodiaŭ nova RISKO-monato

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-01 09:45:22

 

 

 

 

 

Ĵus finiĝis la sepa ludmonato en RISKO kaj hodiaŭ komenciĝis nova turno. 

Bonvolu kapti la okazon kaj ekludi ankaŭ por malaltigi la ŝancon de la ĝisnunaj konkurantoj. :-)

Kvankam la registritaj ludantoj estas preskaŭ 500, monate ludas regule ĉ. 150 personoj. Ni ŝatus havi pli da ludantoj. Estus bone se oni trejnus sin ĉar tre verŝajne ankaŭ dum la kongresoj ni povos okazigi ĉeestajn ludojn kaj spertoj certe signifos avantaĝojn. 

En oktobro nia kolego Malcolm Jones el Britio duan fojon sukcesis gajni.

Ni gratulas lin kaj samtempe anoncas ke ĝuste je lia propono ni eble devos diskuti pri aldonaj reguloj en RISKO, por doni pli da ŝanco ankaŭ al malpli sukcesaj ludantoj sen peti foreston de la bravuloj. Nia propono pri novaj ludreguloj venos en decembro kaj ni esperas trovi kune novan vojon. Malcolm mem havis la ideon oferi sian premion al alia ludanto. Traktado pri tio nun disvolviĝas... 

Mogens Rude Anderson kaj Katalin Kovats kun 921 demandoj kore atendas vin.  

Jen ligoj al la Forumo, al la premio-paĝo kaj rekte al la ludo.  

Posta aldono al la anonco: Malcolm oferis sian donaceblon al Koffi DOUMEGNON el Togo, kiu kun granda ĝojo akceptis tion kaj elektis la KER-ekzmenlibron kiel donacon. Li persiste daŭrigos la ludon ĝis li mem povos atingi la pinton. Dankon al Malcolm kaj bonan ludon al vi ĉiuj. Katalin

Kunlaboro inter edukado.net kaj UEA Al la listo UEA-estroj ĉe edukado.net

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.