Novaĵoj
Internacia kultura kunlaboro helpe de edukado.net
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-03-25 07:45:16
Nia redakcio ricevis la suban leteron, kiu tre ĝojigis nin. Pola kolegino, Małgorzata Zięba-Szmaglińska , informis nin pri tio, ke helpe de edukado.net ŝi sukcesis ricevi helpon kaj realigi kunlaboron por sia kultura projekto pri hungaraj kantoj.
"Kara Katalin,
Mia konato el "edukado-net", dr Imre Orbán , muzeologo el Szeged, ege surprizis kaj ĝojigis min per sia ideo. Li sendis la hungarajn kantojn, kantitajn de miaj gelernantoj, al la hungara radio. Kaj hodiaŭ unu el la kantoj estis aŭdigita en la kvara programo!...
Ankoraŭ kelkaj tagoj ĝis la favorpreza aliĝo al la ILEI-konferenco en Herzberg
Kategorio: Movado; Dato: 2013-03-21 10:05:44
Ĉiutage kreskas la nombro de aliĝintoj al la 46a ILEI-konferenco (12-18 julio 2013) en Herzberg-Sieber, Germanio. Jam aliĝis partoprenontoj el 21 landoj el ĉiuj 5 kontinentoj! Baldaŭ ni atingos n-ron 50, kiu ricevos 50 %-an rabaton de la aliĝkotizo.
Ĝeneralaj informoj legeblas en la koncerna paĝo .
Eluzu la unuan plej favoran aliĝkategorion kaj plenigu la formularon antaŭ la 31a de...
24 lokoj el 17 landoj planas partopreni la 2an tutmondan ekzamentagon
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-03-19 12:06:51
Ni informas vin ke komenciĝis la konkretaj preparlaboroj por la dua tutmonda ekzamensesio.
Ĝis nun anoncis sian intereson 24 lokoj el 17 landoj .
La unuajn necesajn formalaĵojn aranĝis 19 lokoj, tiel ili rajtas komenci kolekti la aliĝojn pere de la formularo, kiun vi trovas sur la paĝo de aliĝoj kaj sesioj.
Eblas ankoraŭ kandidatiĝi por organzi sesion, interesiĝantoj bv....
Studu filozofion per la AIS-kurso ĉe la Klerigejo de edukado.net
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-03-15 15:52:27
Akademio Internacia de la Sciencoj - AIS kaj www.edukado.net anoncan novan retan kurson en la klerigejo de www.edukado.net.
Temas pri Historio de filozofio , verkita de Endre...
Heidi Goes denove en Azio
Kategorio: Movado; Dato: 2013-03-06 10:03:08
Heidi Goes denove ekvojaĝos kaj laboregos en Azio.
Jen ŝia mallonga raporto:
"Jen mi faras la lastajn preparojn por morgaŭ refoje forflugi al... Azio. Ne simple al Indonezio ĉi-foje. Mi pasigos preskaŭ 48 horojn en Kuala Lumpur, kie mi vendrede alvenos kaj sabate havos 3-horan enkondukan lecionon por studentoj kaj membroj de Couchsurfing. Sekvatage mi flugos al Makassar, unua halto en Indonezio, kaj post haltoj en Ambon kaj Bali flugos al Orienta Timoro, kie mi restos tutan semajnon. Estas laŭ...