Novaĵoj

Kleriga lundo - raporto el Rejkjaviko

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-23 00:15:36

La dua oficiala labortago de la kongreso pasis kun veraj klerigaj programoj, prelegoj, prezentoj kaj kursoj. 

Jam tradicie en la lunda antaŭtagmezo en 3 zonoj kun paralelaj programoj okazas klergigaj programoj  en diversaj kampoj kaj temoj, kiam neniuj aliaj programoj rajtas okazi. La tuta kongresaro provas laŭelekte trovi lokon en la salonoj (ne por ĉiu programo eblis tio ĉi-jare pro la  malgrandeco de kelkaj salonoj) kaj sekvas la prelegojn. La liston kaj la resumon de la seminarioj de la rejkjavika KLERIGA LUNDO vi povas mem legi en la UEA-paĝaro.  Farante tion vi tuj komprenas, ke estis malfacile elekti, ĉar paralele okazis pluraj tre allogaj programeroj. 

Posttagmeze inter la 14 kaj 16.00 edukado.net komencis siajn unuajn paroligajn lecionojn en la po 44-seĝaj najbaraj salonoj. Por la unua horo ĉe la komencantoj kun Katalin estis plena salono, kaj Sylvain havis dudekon da homoj  por la meza kaj progresanta niveloj. Por la dua rondo multaj observantoj de la porkomencanta kurso de Katalin transiris al Sylvain kaj tiam ŝanĝiĝis la proporcio je 20 kontraŭ 45. Sume dum la unua tago po 60 personoj partoprenis la du unuajn lecionojn de la du kursoj. 

Ekde la 16.30 ĝis la 18:00 okazis la jam tradicia METIEJO, kiun partoprenis ĉ. 25 personoj, pluraj jam spertaj membroj de edukado.net, sed samtempe ankaŭ deko da ne-uzantoj de la retejo. Katalin prezentis la novaĵojn de la paĝaro kaj tio vere necesis, ja ekzemple neniu ludis ankoraŭ la ludon RISKO. Krom la klarigoj la partoprenantoj ricevis ekzemplerojn de la nova flugfolio. La prezento finiĝis per demandoj, flanke de la publiko kaj respondoj, praktikaj konsiloj donitaj de Katalin.. 

Kvankam dum la ĉi-jara Metiejo ne estis tiom da viztataj kiom en la pasintaj jaroj - verŝajne pro la paralelaj allogaj programoj, kiel ekz. la argentinaj dancoj - la ĉeestintaj tri estraranoj de la Fondaĵo edukado.net taksis la renkontiĝon sukcesa. Espereble tiel opinias ankaŭ la ĉeestintoj. 

Ĉe UEA ekoficis la nova estraro kaj unu post la aliaj aperas novaj komunikaĵoj, dokumentoj kaj decidoj, kiujn plene laborante mi mem ankoraŭ ne vere povis hodiaŭ sekvi. Tio estos tasko por postkongresa periodo.

Bonvolu vidi fotojn pri la hodiaŭa tago en nia fotoalbumo

Salute el Rejkjaviko, Katalin Kovats, redaktoro

Mardo - Tago de la lernejo Al la listo Dimanĉo: la unua tago de la kongreso

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.