Novaĵoj

Dimanĉo: la unua tago de la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-22 00:08:40

La 21an de julio, dimanĉon, kun la oficiala malferma ceremonio komenciĝis la 98a Universala Kongreso, kiun honoris per sia ĉeesto pluraj ambasadoroj kaj diplomatoj, inter ili mem la prezidento de Islando. 

Tuj post la malfermo okazis la kunsido de la estraro de la Fondaĵo edukado.net. Ĝin ĉeestis ĉiuj kvin estraranoj, el kiuj Renato Corsetti nur en la unua, Mark Fettes nur en la dua parto de la kunsido. Katalin Kovats resumis la novaĵojn, prezentis la novan varbilon, raportis pri la ludo de RISKO,  pri la sukceso de la KER-ekzamenoj kaj resumis la financan situacion. Katalin kaj Mark Fettes, kiel nova prezidanto de UEA, skizis la novajn kunlaboreblojn kadre de kiuj edukado.net povos ricevi konkretajn taskojn en la efektivigo de la strategia plano de UEA.  

Post la kunsido Katalin ĉeestis la kongresan programon, en kiu Mark Fettes ĝuste la supre menciitan strategian planon prezentis al la publiko. Dum la prezento nia retejo plurfoje estis menciita kiel efektiviga partnero de la projekto.

Tria grava programero por Katalin estis la fermita kunsido de la Akademio de Esperanto, post kiu denove eblis pridiskuti la programeron en la subkomitata kunsido pri edukado. Tiu aranĝo, gvidata de Fettes kaj MacGill,  havis rekordan nombron de interesiĝantoj. Estis traktataj, inter aliaj temoj, la graveco de instruista trejnado, kun aparta atento pri la situacio de la trijaraj interlingvistikaj studoj en Poznan kaj la unujara tiea instruista seminario, kiuj devus ricevi pli da atento, helpo por ke ili povu estonte daŭre okazi,  la unujara studo eĉ oficialiĝi. La nova estraro intencas efektivigi pliajn kapabligajn kursprojektojn, disvastigi la ekzamensistemon kaj realigi projektojn sur la eduka kampo.

Post la serio de la kunsidoj la unuan labortagon fermis la nacia vespero de la islandanoj.  

Lundon antaŭtagmeze okazas la prelegoj de KLERIGA LUNDO.

Raportis Katalin Kovats, fotis Monika Molnar. 

Vidu la fotojn pri la kongreso en la koncerna albumo.  Sur la titolpaĝo de UEA legeblas pliaj informoj.

Kleriga lundo - raporto el Rejkjaviko Al la listo Mark Fettes estas la nova prezidanto de UEA

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.