Novaĵoj

Mark Fettes estas la nova prezidanto de UEA

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-21 00:06:54

La plej gravaj novaĵoj el Rejkjaviko - Sabato, la 20a de julio 2013

Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato en Rejkjaviko sabaton, la 20-an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007.

Stefan MaGill fariĝis vic-prezidanto kaj Martin Schäffer ĝenerala sekretario

 

 

Por ni instruistoj kaj membroj de edukado.net aparte gravas, ke la asocion gvidos triopo tiom ligita al nia retejo kaj konato de nia laboro, inter ili Mark Fettes estarano de nia Fondaĵo.  

Ni deziras multe da sukceso al la tuta novelektita estraro de la Universala Esperanto-Asocio. 

Sabaton vespere okazis la tradicia movada foiro, kie plurdekoj da asocioj prezentis sin kaj informis pri sia agado ĉe siaj budoj. Ankaŭ edukado.net faris sian diskonigan agadon kaj varbis novajn kandidatojn por la kongresa KER-sesio. 

Dimanĉon, je la 10a okazos la oficiala malfermo de la kongreso kaj je la 12.30 estrarkunsido de la Fondaĵo de edukado.net.

Dimanĉo: la unua tago de la kongreso Al la listo Intensaj semajnoj de la redaktoro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.