Novaĵoj

Intensaj semajnoj de la redaktoro

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-20 11:42:17

Eventoplenaj semajnoj atendas la redaktoron, Katalin Kovats en julio kaj aŭgusto. 

Ĵus finiĝis la ILEI-konferenco en Herzberg, kie mi gvidis pedagogian seminarion kun regula partopreno de 15 kolegoj kaj sporada vizito de 5 aliaj, entute el 13 landoj. Dum la 24-hora programo ni okupiĝis pri kelkaj bazaj principoj kaj kampoj de lingvoinstruado, traktis edukado.net, RITE, lernilojn, ekzamenojn, evoluigon de lingvaj kapabloj, praktikajn kampojn de instruado kaj multajn aliajn. Mi partoprenis en la komitatkunsidoj kaj en kelkaj laborgrupoj de ILEI, sukcese traktis kun Ilona Koutny por pliaj kunlaborebloj inter edukado.net kaj la universitato de Poznan, kie daŭre okazos pedagogiaj seminarioj sub mia gvido. 

En Herzberg okazis ankaŭ KER-ekzameno kun partopreno de 10 kandidatoj. 

Mi mem estis distingita kiel honora membro de ILEI, kio estas agnosko pri mia multjara laboro por Esperanto-instruado, vicredaktado de IPR kaj efika kunlaboro kun la instruista ligo.

Post la kongreso mi tuj ekvojaĝis al la Universala Kongreso okazanta en Rejkjaviko, kie mi mem kaj Sylvain gvidos 16-lecionan lingvokurson je du niveloj, aranĝos METIEJOn, t.e. renkontiĝon kun la membroj, organizos KER-sesion, kaj mi prelegos ankaŭ dum la Tago de la Lernejo. La unua elpaŝo de edukado.net okazos ĉi-vespere dum la Movada Foiro, kie ni diskonigos la agadon de la retejo kaj la unuan fojon disdonos nian novan faldfolion. Ĉeestos la kongreson ĉiuj membroj de la estraro de la Fondaĵo edukado.net kaj ni havos estrarkunsidon en la komenco de la kongresa semajno. Espereble mi sukcesos sendi raportojn pri la diversaj eventoj.

Post UK atendas min intensa seminario de 50 horoj dum la Itala Kongreso en Kastelaro, kiun partoprenos 3 kandidatoj kun subvencio de la Eŭropa Unio kaj aliaj 4 memfinancitaj.   

Dum tiuj semajnoj la redaktora laboro kaj la gvidado de RITE iom povas malintensiĝi, sed la konstanta retaliro ekzistos kaj je gravaj mesaĝoj kaj demandoj kompreneble mi klopodos respondi. La ludo RISKO senĉese kaj  senĝene funkcios. 

Bonvolu sekvi nian agadon pere de la paĝoj de la retejo aŭ en Facebook.

Salute, Katalin Kovats, redaktoro 



 
   
Mark Fettes estas la nova prezidanto de UEA Al la listo Elektiĝis nova prezidanto de ILEI dum la konferenco en Germanio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.