Novaĵoj

Ĵaŭdo - komenciĝis la ekzamenoj en Rejkjaviko

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-26 01:41:09

Post laciga kaj eventoplena tago kaj pretigo de ĉio por morgaŭ mi enlitiĝis kaj subite ekmemoris, ke mi ne raportis al vi pri hodiaŭ. Nu, tio tamen ne eblas, sekve mi ellitiĝis kaj resumos por vi la tagon.

Merkredo estas ĉiam ekskursotago, kiam la kongresejo ne funkcias kaj la kongresanoj aŭ ekiras al diversaj vojaĝetoj, organizitaj de UEA aŭ de vojaĝagentejoj, aŭ ripozas meze de la kongresa semajno kaj dediĉas tempon por pli profunda ekkono de la ĉirkaŭaĵo. 

Ni kun Sylvain origine planis ripozi, sed la lando ŝajnas tiom interesa kaj alloga, ke ne eblus reiri hejmen nenion vidinte krom Rejkjaviko. Do, ni lasmomente decidis aliĝi al eksurso. Ĉar ne plu estis loko en esperantista eksurso,ni elektis ekstermovadan programon. Kadre de ĝi ni vidis tri el la plej elstaraj turismaj allogaĵoj de Islando, nome la akvofalojn de Gullfoss, unu el la plej impresaj de tuta Eŭropo; la Grandan Gejseron, kiu donis sian nomon al ĉiuj aliaj gejseroj tra la mondo. Unu el ĝiaj impresaj, kelkfoje eble eĉ 30-metraj ŝprucegoj plene trafis nin kaj tiel ni solvis jam dumtage la varman duŝadon. Ni vidis ankaŭ la nacian parkon Þingvellir, situantan ĉe la lago Þingvallavatn, la plej granda lago de Islando. En Þingvellir, unu el la naturaj heredaĵoj de Unesko, troviĝas la kanjono formita de la fordivido de la eŭropa kaj amerika tektonplatoj. Tio ĉi estas unu el la plej gravaj lokoj en la islanda historio, ĉar tie kunsidis la malnova islanda parlamento, Alþing, kio okazis ĉiujare inter 930 kaj 1798.

Dum la tuta tago ĉe ĉiuj haltoj de nia buso ni renkontis amason da esperantistoj, fakte multe pli ol en la kongresejo mem kaj tio ebligis vidi geamikojn, mistrafitajn en la labortagoj. Reveninte al la ĉefurbo vespere ni vizitis la ĉarman klubon de la rejkjavikaj esperantistoj, troviĝantan en la urbocentro, tre proksime al nia hotelo kaj al la ĉefa turisma kaj butikuma strato. 

-----

Ĵaŭdon ni daŭrigis niajn kursojn, sed ĉi-foje Sylvain gvidis la paroligajn kursojn por ambaŭ  niveloj, dum mi, Katalin, okazigis preparsesion por la ekzamenkandidatoj. Vizitis tiun programon ne nur la jam aliĝintaj, sed ankaŭ la dubantoj, el kiuj 5 personoj tuj aliĝis al la KER-sesio, okazonta ĉefe vendredon kaj sabaton. 

Post la lecionoj kaj preparsesioj Katalin kaj Renato Corsetti, pli poste ankaŭ Zsofia Korody, komencis la ekzamenadon kaj tiel jam hodiaŭ kvin kandidatojn el la 18 aliĝintoj trapasis la intervjuan parton. 

Je la 17a horo ni partoprenis la akcepton, kiun oni okazigis por cento de kongresanoj en la urbodomo de Rejkjaviko. Estis kortuŝe, ke la reprezentantino de la urba estraro sian tutan saluttekston legis en Esperanto. 

Post tiu programo la ESF-estraro okazigis komunan vespermanĝon por siaj proksimaj subtenatoj (ekz. reprezentantoj de lernu.net kaj edukado.net) kaj estis invititaj la membroj de la nova estraro de UEA. Kompreneble ankaŭ dum tiu manĝo ni daŭrigis la diskutojn pri movadaja aferoj, projektoj kaj planoj..... 

Vendredo - plena ekzamentago en Rejkjaviko Al la listo Mardo - Tago de la lernejo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.