Novaĵoj

Vendredo - plena ekzamentago en Rejkjaviko

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-27 21:13:22

Mi petas de vi ĉiuj indulgon pro tio, ke mi raportas pri vendredo kun unutaga malfruo, sed la tago estis tiom plena ke simple ne plu restis horoj inter ĝi kaj sabato por raporti kaj ankaŭ iom dormi. 

Jam de jaroj en tiu tago ni okazigis ne nur la kutimajn paroligajn kursojn, sed ankaŭ la plej grandan parton de la ekzamenoj. La matenaj duhoroj da lecionoj pasis en agrabla etoso en ambaŭ grupoj, kun la komencantoj mi atingis la misterojn de akuzativo kaj en ambaŭ lecionoj mi sukcesis fini la programon per muzika koncerto. Sylvain en la lasta tago jam laboris malsana, sed verŝajne tion ne multaj rimarkis. La lasta sesio temis pri elturniĝemo, kiu estas granda islanda trajto kaj franca hobio.

Estus bone ricevi mesaĝojn de tiuj, kiuj partoprenis la kursojn kaj povus rakonti siajn spertojn. 

Tiu ĉi estis la deka jaro kiam ni okazigas paroligajn kursojn dum ĉiuj sinsekvaj kongresoj kaj mi nun decidis komplete ŝanĝi nian programon ekde la sekva jaro. Se vi volas scii kion ni elpensis nun, vi devos veni al Bonaero por sperti kaj poste priopinii la ŝanĝojn. Unu afero certas, ekde la sekva jaro ni planas disdoni atestilojn por la partoprenantoj. Espereble ankaŭ UEA-subtenos, eĉ helpos en la organizo. 

La ekzamenoj komenciĝis je la 12a horo. Mi mem gvidis la aŭskultan parton por C1 kaj poste la samon por B2-nivelo. Ekde la 14a horo la du grupoj kune trapasis la skriban parton, sub la gvido de Francois Lo Jacomo, kaj eksterporda deĵorado de Sylvain. Dume Monika Molnar kaj mi trapasigis 8 kandidatojn en la parola sesio. Entute aliĝis al la ekzameno 20 personoj; 6 je nivelo B2 kaj 14 je nivelo C1. La kandidatoj venis el 13 landoj. Aparte laŭdendas la 7 finnaj samideanoj, kiuj simile al pluraj aliaj, per la nuna ekzameno kompletigis sian skriban ekzamenon, trapasitan dum la dua tutmonda ekzamentago en junio. 

Ni finis la laboron je la 18.30, rapide revenis al la hotelo kaj preskaŭ tuj kuris al la urba Esperanto-klubo, kie kadre de malgranda festo ni salutis nian italan amikon, Nicola Ruggiero, kiu per siaj poemoj gajnis la unuan kaj trian premion en la belartaj konkursoj. Samloke ni sukcesis saluti ankaŭ Monika, kiu havas sian naskiĝtagon. Rapida festo kaj poste rekuro al la kongresejo por spektado de la internacia vespero, ties altnivela, ne tro longa programo. Mian koron speciale varmigis la pianludado de la 12-jara Csaba Slezak, hungara junulo, filo de Tamas Slezak, estrarano de nia fondaĵo edukado.net. 

Por la noktaj horoj restis ankoraŭ kelkaj solvendaj taskoj kaj problemoj, resumo de la ekzamenpoentoj kaj verkenda raporto. 

Pri tio kio okazis en la aliaj programoj de la kongreso mi mem nur en la kongresa kuriero povis legi, kaj tion mi ebligas ankaŭ al vi, tra tiu ĉi ligo

El Rejkjaviko raportis: Katalin  - Fotojn de Monika kaj Sylvain vi povas vidi en la fotoalbumo.

Lasta tago de la kongreso Al la listo Ĵaŭdo - komenciĝis la ekzamenoj en Rejkjaviko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.