Novaĵoj
Instruista trejnado en Poznan
Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-23 17:32:11
INSTRUISTA TREJNADO
en la kunlaboro de la Interlingvistikaj
Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net
La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.
La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio ( la unua okazos 14-20.09.2013, la dua 01-07.02.2014) kaj intertempan hejman laboradon, retan...
Libroservo de UEA: 25 % rabato - dum ankoraŭ kelkaj horoj
Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-23 13:02:20
Memore al la forpaso de William Shakespeare kaj Miguel de Cervantes la 23an de aprilo 1616, hodiaŭ estas la Monda Tago de la Libro .
Por festi la Tagon, la Libroservo de UEA faras specialan oferton, kiu validas
ĝis la tagmezo (12-a horo) laŭ la Universala Tempo en la posta tago, la 24-an de aprilo.
La rabato estas 25% por ĉio ajn, kion oni mendos antaŭ tiu limhoro.
...
Federico Gobbo gvidos la katedron de Amsterdamo
Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-18 23:48:58
La kuratoroj de la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo rekomendas la italan lingviston Federico Gobbo kiel la novan estron de la katedro. D-ro Gobbo transprenos la taskon de prof. d-ro Wim Jansen, kiu emeritiĝos ĉi-jare kiel speciala profesoro. D-ro Gobbo (1974) estas unu el la plej aktivaj nuntempaj esperantologoj. Li estas i.a. estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED, la esplora fako de UEA) kaj recenzredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado).
La...
HURA - denove funkcias la paĝaro - eblas ludi
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-13 20:59:41
Post malfacila posttagmezo, kiam ni ĉiuj riskumi volis, unu el la durdiskoj de E@I plene kraŝis.
La programistoj dum longaj horoj provis ripari la eraron kaj savi kio saveblis.
Espereble ĉe edukado.net okazis neniu damaĝo kaj la samon mi deziras al la aliaj retejoj, kiuj hejmas sur tiu disko.
Do, konsoliĝu. Dum vi pensis ke vi nur ludi ne povas, la redaktoro havis eĉ pli pesimismajn pensojn.
Sekve ni nun kunĝoju ke ni rehavis la retejon.
Dankon al la programistoj,...
Intervjuo kun Mireille Grosjean - ĉu estonta prezidantino de ILEI?
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-11 02:50:24
Antaŭ nelonge ni publikigis filmintervjuon kun la demisiinta ILEI-prezidanto, Stefan MacGill.
Nun Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net intervjuis sinjorinon Mireille Grosjean okaze de tio, ke ŝi kandidatiĝis por esti la posteulo de Stefan MacGill.
Kvankam niaj membroj jam konas Mirejon, ŝian agadon kaj kontribuaĵojn al nia paĝaro, la filmo helpos al vi pli bone ekkoni ŝin, ŝiajn agadojn kaj planojn.
Eble estas interese, ke la interparolo okazis skajpe, tiel ke la du parolantoj filmis sin, Katalin en Nederlando, Mirejo en Svislando kaj poste Katalin...