Novaĵoj

Sin komprenos por sin respekti la partoprenantoj de la Itala Kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-08-04 09:23:30

Matene, la 4an de aŭgusto komenciĝis la 80a Itala kongreso.
Ĝi okazas en la nord-okcidenta parto de la lando, apud San Remo, en la vilaĝo Kastelaro. La kongresanoj loĝas en bonaj kondiĉoj de la turisma golf-tereno de Kastelaro.
La kongreson partoprenas 220 personoj el 34 landoj. Post la partopreno de UK oni povas senti sin kvazaŭ en iu postkongresa aranĝo, ja revideblas plurdekoj da homoj, ĉeestintoj ankaŭ en Islando. La malferman programon ĉeestas kaj la partoprenantojn salutis pluraj reprezentantoj de la gastiganta urbo kaj regiono. Pri la kongreso raportis pluraj naciaj kaj lokaj amaskomunikiloj.  
Kvankam la kongreso okazas en turisme grava kaj belega regiono kaj estas organizataj multaj interesaj ekskursoj kaj programoj, dum la semajno disvolviĝas kursoj, altnivelaj seminarioj kaj klerigaj programoj.
La kongreso ofertas lingvajn kursojn je tri niveloj. Ĉestas ankaŭ Humphrey Tonkin, kiu prelegos plurfoje pri kulturaj kaj lingvopolitikaj temoj kaj gvidas publikan debaton pri la mulflankeco de la eŭropa kunvivado.

Okazas tri seminarioj: Paul Gubbins el Britio gvidas programon pri la "Eŭropa kulturo tra Esperanto", Maria Nuyanzina el Rusio klerigas pri "Historio kaj praktiko de tradukado". Katalin Kováts (HU/NL) kun la asisto de Sylvain Lelarge (FR/NL) gvidas 50-horan metodikan seminarion, kiun frekvantas 7 personoj, el kiuj tri estas financataj pere de eŭropunia stipendio.  
La artan flankon de la kongreso konsistigas tri teatraĵoj (Saŝa Pilipoviĉ, Georgo Handzlik kaj Christoph Frank), pluraj koncertoj (de Kim, Kapriolo, Manuel Rovere, Gijono Armide, Georgo Handzlik), ekspozicio de pentraĵoj de ĉina artisto Ho Song.
La ĉeestantaj junuloj havas apartan, riĉan programaron, ĉefe noktajn aktivaĵojn sub la gvido de Boris Mandirola. La junuloj, ne maturaj ankoraŭ por noktumado, havas apartan prizorganton kun aktivaĵoj. La libroservo preskaŭ kontinue tentas nin en la ĉefkoridoro. ...

Italaj manĝaĵoj, varmega vetero ekstere kaj freŝiga temperaturo ene de la ejoj instigas al realigo de la kongresa devizo, teorie kaj praktike "Sin kompreni por sin respekti."

Raportas Katalin Kovats, iom impertinente DUM la malferma ceremonio de la kongreso 

Elŝuteblas la nova versio de PMEG Al la listo Valentin Melnikov el Moskvo estas la julia gajninto en RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.