Novaĵoj

Valentin Melnikov el Moskvo estas la julia gajninto en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-31 21:39:43

Denove pasis unu plena monato de la RISKO-ludo.

Ĝis nun 420 personoj aliĝis al la ludo, en julio venis 18 novaj riskemuloj kaj en junio ludis 149 ludantoj. Konsiderinde ke temas pri periodo, kiam multaj survojas por partopreni gravajn Esperanto-aranĝojn, la nombro de ludintoj ne estas malbona.

La gajninto de la junio RISKO-ludo estas vmel  kiu fakte estas Valenti Melnikov  el Rusio. Li kun pluraj aliaj diligente ludis ĉiun tagon. Ne estas ankoraŭ decidita la premi-donaco, ĉar la gajninto elektis donacon, kiu ne plu disponeblas en la ludo, sekve necesas ke li reelektu alian premion en la Donacopaĝo

 

Danke al Nora Caragea, Michel Dechy kaj la lernu.net teamo ni ricevis  novajn donacojn, kiujn ni enlistigos en septembro por grandigi la elekteblon.  

Mi deziras al ĉiuj ludontoj plian agrablan ludon kaj bonan lernadon. 

Opiniojn vi povas lasi en la FORUMA spaco de la ludo, kaj finance subteni la paĝaron aŭ rekte la pliperfektigon de RISKO vi povas tra la Subtenpaĝo.

Denove gratulojn al Valentin kaj al ĉiuj diligentaj ludintoj de julio.

Bonvenigas vin por nova turno en RISKO

Katalin Kovats, redaktoro 

Sin komprenos por sin respekti la partoprenantoj de la Itala Kongreso Al la listo Lasta tago de la kongreso

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.