Novaĵoj

Elŝuteblaj novaj vortaroj - ĉefe por hungaroj, sed ne nur

Kategorio: Movado; Dato: 2013-09-12 09:13:42

Ni ĵus ricevis informon pri paĝaro kun elŝuteblaj vortaroj:

Alklakinte la suban ligon vi trovas inter aliaj novan Esperantan-hungaran vortaron ciferecan por operaciumoj Vindozo7 kaj Vindozo8.

Jen kelkaj ĝiaj karakterizoj:

1) Serĉado:
a) en vortolisto
b) en teksto de vortolistoj
c) je teksteroj
d) vortolistigo laŭ fakaj aŭ kvalifikaj vinjetoj.

2) La vortaro enhavas
a) ĉiujn ĉefvortojn de la plej nova PIV, preskaŭ ĉiujn ĝiajn derivitajn kaj kunmetitajn vortojn
b) fakvortojn el scienco kaj teĥniko
c) post-PIV-ajn vortojn
d) proverbojn, frazeologiaĵojn, ekzemplojn
e) mallongigojn, proprajn nomojn
f) uz- kaj gramatikajn indikojn de la vortojn.

3) La strukturo de la vortaro
a) La vortaro grupigas la vortojn en artikoloj, t.e.: ĉefvorto, derivaĵoj, kunmetaĵoj (kun fronta ĉefvorto).
b) Kunmetaĵoj kun malfronta ĉefvorto indikiĝas artikolfine.
c) La vortaro plusendas al sinonimoj.

4) La vortaro estas ĉiesaĵo, ne komercebla.

Aparta danko ŝuldiĝas al la redakta teamo de Reta Vortaro, al la aŭtoroj de grandaj naciaj vortaroj kaj al la flandra programisto Eric d'Hondt!
La aŭtoroj estus dankaj por ĉiuj korektcelaj komentoj, progresigaj proponoj, helpemaj atentigoj.

La vortaro elŝuteblas ĉe la suba ligo:

http://www.vortaro.hu/vortaroj.htm

Jozefo Horvath
www.vortaro.hu

Situacio de Esperanto-instruado en la mondo Al la listo La 26a de septembro - Eŭropa Tago de Lingvoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.