Novaĵoj

Situacio de Esperanto-instruado en la mondo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-14 09:09:52

En la oficiala monda retlisto de Esperanto-Kursoj  la 14an de septembro 2013 estas registritaj 

47 movadaj kursoj, 17 lernejaj kursoj kaj 71 kursgvidantoj    

1. Movadaj kursoj
El tiuj 47 kursoj, 28 okazas en Brazilo, po 5 en Germanio kaj Finnlando, 2 en Francio kaj po 1 en Belgio, Pollando, Nederlando, Japanio, Rusio, Svislando kaj Hungario.

En la movadaj kursoj lernas entute 1488 personoj.
Vidu pliajn statistikajn detalojn ĉe: http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=movadajkursoj

2. Lernejaj kursoj
La 17 lernejaj kursoj disvolviĝas en 12 landoj:
Po 3 en Brazilo kaj Germanio, 2 en Pollando kaj po 1 en Meksiko, Japanio, Komlombio, Nikaragvo, Francio, Togo, Svislando, Benino kaj Ĉeĥio.

En lernejaj kursoj studas Esperanton 436 personoj.
Vidu pliajn statistikajn detalojn ĉe: http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=lernejajkursoj

3. Kursgvidantoj
La 71 kursgvidantoj loĝas en 23 landoj.
La plej multaj el ili vivas en Francio (15), Hungario (10), Brazilo kaj Ruslando (8)
Vidu pliajn statistikajn detalojn ĉe: http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=kursgvidantoj

Bonvolu registri viajn kursojn: http://edukado.net/kursejo?aldoni=1
Se vi iam jam registris kurson, sampaĝe uzu la eblon “Aldoni kurson baze de antaŭaj informoj” kio ŝparos al vi tempon kaj laboron.

Dankon pro via helpo ekhavi pli realan bildon pri la vera situacio de instruado de Esperanto en la mondo.

Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net

Hungaraj Esperanto-instruistoj en la Monda Tago de Instruistoj Al la listo Elŝuteblaj novaj vortaroj - ĉefe por hungaroj, sed ne nur

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.