Novaĵoj

Ĵus aliĝis la 250a kandidato al la tutmonda ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-20 14:54:51

 Mi kun ĝojo informas vin ke antaŭ duonhoro alvenis

la 250a aliĝo al la Dua Tutmonda Ekzamensesio

La lastminutaj du belgaj aliĝintoj helpis atingi tiun rondan ciferon. Ilia aliĝo venis en la momento de la presado de la testoj por Belgio, kiuj morgaŭ estos transportitaj al tiea kunlaboranto. 

Hodiaŭ, malgraŭ la pentekosta festo, nia kutima presisto eniris sian laborejon por presi la ĉ. 1000 paĝojn da testoj laŭ diversaj koloroj kaj pakaĵoj. 

La enkovertigo okazos ĉi-nokte kaj alpoŝtigo, transporto en la sekvaj tagoj. 

La testoj de Latin-Ameriko jam parte presiĝas en siaj landoj, parte survojas danke al helpo el Usono. 

Entute 24 urboj aliĝis al la kampanjo, kaj en 5 eŭropaj kaj unu meksika urbo okazos ankaŭ parolaj sesioj, solvitaj per modernaj retaj rimedoj. 

La preparo por la skajpaj sesioj, teknikaj provoj ktp. okazos en la dua parto de tiu ĉi semajno. 

Ĉirkaŭ 50 kunlaborantoj kaj kolegoj helpas en la sukcesa okazigo de la sesio. 

Dankon al ili ĉiuj kaj sukceson por la kuraĝaj kandidatoj. 

Katalin Kovats, organizanto

Laŭdenda PEKO Al la listo Vigla studtago prepare al la KER-ekzameno en Brazilo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.