Novaĵoj

Vigla studtago prepare al la KER-ekzameno en Brazilo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-15 12:13:25

La 11an de majo ni okazigis trejnadon pri KER-ekzameno en la Sidejo de PEA kaj 13 homoj vigle lernis Esperanton! 

La etoso estis mirinde bela. Mi estis ege kontenta, kiam mi rigardis la bravulojn diskutantajn pri Esperanta gramatiko, pri vortoj, pri esprimoj! 

Ni kun ĝojo kaj fiero alfrontas la duan tutmondan ekzamentagon, ĉi-jare kun 13 aliĝintoj.

Raportis

Ivan Colling,

el Kuritibo, Brazilo

Sur la foto de Rangel Gotardi Ivan sidas maldekstre, ĉe la kapo de la tablo. 

 

Noto de la redaktoro:

hodaiŭ, la 15an de majo estas la lasta eblo aliĝi al la junia sesio, al kiu ni havas jam 243 aliĝintojn

Ĵus aliĝis la 250a kandidato al la tutmonda ekzameno Al la listo Jam 236 personoj aliĝis al la tutmonda ekzameno - restis ankoraŭ du tagoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.