Novaĵoj

Jam 236 personoj aliĝis al la tutmonda ekzameno - restis ankoraŭ du tagoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-14 08:31:23


Morgaŭ estos la lasta tago por aliĝi al la dua tutmonda ekzameno, kies dato estas la 8a de junio.

En 24 lokoj de la mondo oni atendas la kandidatojn. Ĝis nun aliĝis al la sesio 236 personoj. 

Ni serĉas kandidaton por Varsovio, por ke ankaŭ tie povu efektiviĝi ekzameno. Eblas aliĝi ankaŭ al la aliaj sesioj ĉe http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

La presigo kaj la alpoŝtigo de la testoj okazos en la sekvaj tagoj.

Ni estas laborantaj ankaŭ pri la kunmetado de horaro, precipe por la parolaj skajpaj sesioj (en kvar urboj de Francio, en po unu de Svislando kaj Meksiko), kadre de kiuj ni devos ekzameni  ĉ. 60 personojn. La nova maniero estas granda teknika defio por ni ĉiuj. 

Kompreneble raportoj sekvos.

Dankon al ĉiuj kunhelpantoj.

Kuraĝon kaj sukceson al la kandidatoj.

Katalin Kovats, organzianto  

 

La aktualan staton de la aliĝoj vi povas sekvi ĉi tie: 

Vigla studtago prepare al la KER-ekzameno en Brazilo Al la listo Heidi raportas pri la Indonezia E-kongreso kaj sia nova propagandvojaĝo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.