Novaĵoj

Heidi raportas pri la Indonezia E-kongreso kaj sia nova propagandvojaĝo

Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-13 12:39:13

 

Saluton!

 

Post monatoj da preparo por la Indonezia Esperanto-Kongreso kaj mia kvina instru-kaj propagando-vojaĝo ambaŭ ankaŭ efektiviĝis kaj bone sukcesis. Dum la semajnoj post mia reveno mi ĉefe verkis raportojn, kaj krome intervjuiĝis kaj prelegis pri la temo.

Mi ĝojas ke mi fine povas al vi prezenti tiujn raportojn, kaj eĉ pli ĝojos se iuj legos ilin. Ili NE estas teda listigo de lecionoj, intervjuoj kaj sukcesoj (mi notas ankaŭ malsukcesojn). Eĉ ne temas nur pri Esperanto, sed pri preskaŭ ĉio kion mi faris, vidis, spertis en Malajzio, Indonezio kaj Orienta Timorodum kvin semajnoj (8/3-11/4/2013).

Mallonga teksto, precipe pri la amaskomunikilaj atingoj, legeblas en la blogo. Listo de aperintaj artikoloj en Orienta Timoro kaj Indonezio ankaŭ haveblas (mankas ankoraŭ artikoloj kiuj aperis post kiam mi forlasis la regionon kaj kiujn mi ankoraŭ ne ricevis ajnaforma).

Mi dankas al la esperantistoj kiuj, legintaj pri la rezulto en Orienta Timoro en antaŭaj mesaĝoj miaj, decidis subteni la partopreno de orienttimoranoj al la Indonezia Esperanto-Kongreso aŭ poste ĝiris monon por la movado en Indonezio kaj/aŭ Orienta Timoro. Se ankaŭ vi ŝatus subteni la junan movadon en Indonezio kaj la ege junan movadon en Orienta Timoro, tio eblas al la respektivaj UEA-kontoj 'iesa-p' kaj 'timoro'. Se vi havas preferon pri la utiligo de la mono, bv. sciigi tion en la mencio ĉe la pago aŭ sendi mesaĝon al mi ĉe heidi.goes@gmail.com.

Mi ankaŭ al KAEM kaj al la du esperantistinoj kiuj finance subtenis mian vojaĝon. Depende de tempo kaj subteno (kio eblas al UEA-konto hego-v) mi reiros al Indonezio kaj/aŭ Orienta Timoro en 2014 aŭ 2015 por pli longa periodo (2-4 monatoj). Mi bonvenigas reagojn al miaj raportoj, kaj konsilojn por la sekva vojaĝo ĉe mia retadreso .

 

Mi dankas pro tio ke vi legis ĝis la fino de ĉi tiu letero kaj esperas ke vi ĝuos la raportojn.

 

Heidi Goes

Jam 236 personoj aliĝis al la tutmonda ekzameno - restis ankoraŭ du tagoj Al la listo RTL pri Esperanto en Herzberg

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.